Antonio Mercero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Mercero
Persona informo
Naskonomo Antonio Mercero Juldain
Naskiĝo 7-an de marto 1936 (1936-03-07)
en Lasarto-Orio
Morto 12-an de majo 2018 (2018-05-12) (82-jaraĝa)
en Provinco Gvadalaĥaro
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Valadolido
Familio
Infanoj Antonio Santos Mercero • Ignacio Mercero
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Antonio MERCERO (naskiĝis la  7-an de marto 1936(nun 1936-03-07) en Lasarto-Orio, provinco Gipusko, Eŭskio, Hispanio, mortis la 12-an de majo 2018) estis hispania reĝisoro kaj scenaristo. Interalie li respondecis pri la televidaj serioj Verano azul ("somero blua") kaj Farmacia de guardia ("farmacio deĵoranta"). Li estas plej konata kiel la reĝisoro de surrealisma mallonga horora filmo de 1972 titolita La cabina ("la telefonĉelo"), kiu gajnis Premion Emmy. Same surrealisma, kvankam tute ne horora, estis la filmo Tobi de 1978. Lia filmo de 1998 La hora de los valientes ("la horo de la bravuloj"), ankaŭ prezentita je angla titolo A Time for Defiance ("tempo de defio"), partoprenis en la 21-a Moskva Internacia Kinofestivalo kie ĝi gajnis la Specialan Arĝentan premion "Sankta Georgo". En 2010, li estis premiita per honora Goja-premio.