Q-febro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Q-febro el angla query fever estas malsano kaŭzita per infekto de Coxiella burnetii,[1][2][3] nome bakterio kiu atakas homojn kaj aliajn animalojn. Tiu organismo estas malofta, sed povas troviĝi en bovoj, ŝafoj, kaproj, kaj aliaj bredataj mamuloj, kiel katoj kaj hundoj. La infekto rezultas el enspiro de sporeca malgranda ĉelvariaĵo, kaj pro kontakto kun la lakto, urino, fekaĵoj, vagina mukozo, aŭ spermo de infektitaj animaloj. Rare, la malsano estas transportata de iksodoj.[4] La inkubacio estas 9–40 tagoj. Homoj estas atakeblaj de Q-febro, kaj la infekto povas veni el eĉ de malmultaj organismoj.[4] Tiu bakterio estas nepre intraĉela patogena parazito.

La malsano estis dekomence priskribita en 1937 en Aŭstralio kiel febro de etiologio nekonata, de tie ties nomo Q (query).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Epidemiology and Statistics | Q Fever | CDC (en-us) (2019-09-16). Alirita 2020-05-27.
  2. (April 2006) “Genetic diversity of the Q Fever agent, Coxiella burnetii, assessed by microarray-based whole-genome comparisons”, J. Bacteriol. 188 (7), p. 2309–2324. doi:10.1128/JB.188.7.2309-2324.2006. 
  3. Q fever | Genetic and Rare Diseases Information Center (GARD) – an NCATS Program (angle). Alirita 2018-04-17.
  4. 4,0 4,1 Q Fever | CDC (en-us) (2017-12-27). Alirita 2018-04-17.