Salveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salveno
translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 815 km
Fluo
Enfluejo Andamana Maro
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Tibeta Aŭtonoma Regiono
Map
vdr

Salŭin, Salween, konata en Ĉinio kiel Nu, estas rivero ĉirkaŭ 2815 km longa kiu fluas el la Tibeta Altebenaĵo en la Andamanan Maron en Sudorienta Azio.

Ĝi drenas mallarĝan kaj montaran akvobasenon de 324 000 km² kiu etendiĝas al la landoj Ĉinio, Birmo kaj Tajlando. Krutaj kanjonmuroj markas la fluejon de la rapida kaj povega Salŭin. Ties etenda drenbaseno subtenas biodiversecon komparebla kun tiu de Mekongo kaj estas hejmo de ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj. En 2003, ŝlosilaj partoj de la mezo de la akvobaseno de la rivero estis inkludita ene de la Protektitaj Areoj de la Tri Paralelaj Riveroj de Junano, nome Monda heredaĵo de Unesko.[1]

La loĝantaro kiu loĝas en la baseno de Salŭin estas relative izolata el la cetero de la mondo. La rivero estas navigebla nur ĝis 90 km el la elfluejo, kaj nur dum la pluvsezono.

La Birma Vojo estis konstruita inter 1937 kaj 1938 dum la Dua japana-ĉina milito kaj trapasis la riveron pere de la ponto Huitong. Tiu estis detruita de la retiriĝanta ĉina armeo kaj la rivero iĝis la frontolinio el 1942 ĝis 1944. La Salŭin-a Kampanjo de la Dua Mondmilito, estis lanĉita por liberigi la okupaciita Ĉinion kaj malfermi la Birman Vojon denove kaj konektigi ĝin al la Ledo Vojo.

Lignoproduktado ekis sur la ĉirkaŭaj montoj de Salŭin fine de la 20a jarcento, kaj tio ege damaĝis la riveran ekologion. En ĵusaj jaroj, estis nombraj proponoj por konstrui akvobaraĵon en la Salŭin, kaj supren en Ĉinio kaj malsupren en Birmo, kio levis sociajn kaj mediajn problemojn same kiel etendan opozicion.[2][3] Konstruado de almenaŭ unu supran akvobaraĵon sur alfluanto de Salŭin estas nune entreprenata en la ĉina provinco Junano, kaj oni atendas pliajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yanfei Sun kaj Dingxin Zhao, "Environmental Campaigns," in Kevin O'Brien ed. Popular Protest in China, Harvard University Press, 2008.
  2. Michael Buckley (2015-03-30). "The Price of Damming Tibet's Rivers". New York Times. New Delhi. p. A25. Arkivita el la originalo en 2015-03-31. Alirita la 1an de aŭgusto 2020. "Two of the continent’s wildest rivers have their sources in Tibet: the Salween and the Brahmaputra. Though they are under threat from retreating glaciers, a more immediate concern is Chinese engineering plans. A cascade of five large dams is planned for both the Salween, which now flows freely, and the Brahmaputra, where one dam is already operational."
  3. Yeophantong, Pichamon (2017). “River activism, policy entrepreneurship and transboundary water disputes in Asia”, Water International 42 (2), p. 163–186. doi:10.1080/02508060.2017.1279041.