Sterkoskarabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Circellium bacchus, ruligulo.

Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas sterkon/fekaĵojn. Kelkaj specioj de sterkoskaraboj povas enterigi fekaĵojn de 250 fojojn sia propra maso en unu nokto.[1]

Multaj sterkoskaraboj, konataj kiel ruliguloj, ruligas fekaĵojn en buloj, kiuj estos poste uzataj kiel manĝofonto aŭ reproduktejoj. Aliaj, konataj kiel tuneluloj, enterigas la fekaĵojn tie kie ili trovas ilin. Tria grupo, la fosistoj, nek ruligas nek tunelas: ili simple vivas en la fekaĵo. Ili estas ofte altiritaj de la fekaĵoj kolektitaj de kuniklostrigoj. Estas specioj de sterkoskaraboj de diferencaj koloroj kaj grandoj, kaj kelkaj funkciaj trajtoj kiel la korpomaso (aŭ biomaso) kaj gambolongo povas havi altajn nivelojn de varieblo.[2]

Ĉiuj specioj apartenas al la superfamilio "Scarabaeoidea", plej el ili al la subfamilioj "Scarabaeinae" (Skarabenoj) kaj "Aphodiinae"" (Afodienoj) de la familio "Scarabaeidae" (Skarabedoj aŭ skaraboj). Ĉar plej specioj de Skarabenoj manĝas nur fekaĵojn, tiu subfamilio estas ofte kromnomita veraj sterkoskaraboj. Estas fekomanĝantaj skaraboj kiuj apartenas al aliaj familioj, kiel la "Geotrupidae" (Geotrupedoj aŭ terboraj sterkoskaraboj). Nur la Skarabenoj jam enhavas pli ol 5,000 speciojn.[3]

La noktema afrika sterkoskarabo Scarabaeus satyrus estas unu el la malmultaj konataj senvertebruloj kiuj navigas kaj orientigas sin pere de la Lakta Vojo.[4][5]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Sterkoskaraboj ne estas unusola taksonomia grupo; sterkomanĝado troviĝas en nombraj familioj de skaraboj, kaj tiel tiu kutimo ne povas esti atribuita aŭ evoluiginta nur unufoje.

  • Koleopteroj (ordo), skaraboj
    • Scarabaeoidea (superfamilio), skaraboj (plejparto da familioj en tiu grupo ne uzas fekaĵojn)
      • Geotrupidae (familio), "ter-boraj sterkoskaraboj"[6]
      • Scarabaeidae (familio), "skaraboj" (ne ĉiuj specioj uzas fekaĵojn)
        • Scarabaeinae (subfamilio), "veraj sterkkoskaraboj"[7]
        • Aphodiinae (subfamilio), "malgrandaj sterkoskaraboj" (ne ĉiuj specioj uzas fekaĵojn)[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Some Less Known Fascinating Facts about Dung Beetle. IANS. news.biharprabha.com. Alirita 21a de aprilo 2014.
  2. (2016-03-03) “Assessing the Importance of Intraspecific Variability in Dung Beetle Functional Traits”, PLOS ONE 11 (3), p. e0145598. doi:10.1371/journal.pone.0145598. 
  3. Frolov, A.V. "Subfamily Scarabaeinae: atlas of representatives of the tribes (Scarabaeidae)". Alirita en 2007-08-02.
  4. Jonathan Amos. "Dung beetles guided by Milky Way", BBC News, 24a de januaro 2013. Kontrolita 28a de januaro 2013.
  5. (2013) “Dung Beetles Use the Milky Way for Orientation”, Current Biology 23 (4), p. 298–300. doi:10.1016/j.cub.2012.12.034. 
  6. Geotrupidae (earth-boring dung beetles). kerbtier.de. Alirita 28a de marto 2015.
  7. Scarabaeinae dung beetles. Arkivita el la originalo je 2015-03-19. Alirita 28a de marto 2015.
  8. Skelley, P. E. Aphodiinae. Arkivigite je 2018-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Generic Guide to New World Scarab Beetles. University of Nebraska State Museum. 2008 Version.