Béla Halasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Halasi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1887 (1887-10-26)
en Kisvárda
Morto 2-an de decembro 1965 (1965-12-02) (78-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Béla Halasi [halaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halasi Béla estis hungara advokato, ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia pseŭdonimo estis Halasi Albert.

Béla Halasi[1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1887 en Kisvárda, li mortis la 2-an de decembro 1965 en Ĉikago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Halasi devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1911, post 3 jaroj li advokatiĝis. Post la diplomo li estis ankaŭ redaktoro ĉe revuo. Ĝuste dum la 1-a mondmilito li havis advokatan atelieron. Dum la kalistefa revolucio li laboris en la ministerio, poste li partoprenis en la pacdiktatoj. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Germanio, kie li fondis germanan revuon kun Emil Lederer. Inter 1926-1933 li instruis en Berlino, poste li rifuĝis al Bruselo, ekde 1939 al Usono. Li instruis en Universitato Yale kaj Universitato Roosevelt.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az angol mezőgazdaság hanyatlása (1911)
  • A magyar általános polgári törvénykönyv javaslata. Vélemény és bírálat... (1914)
  • A közszabadság Angliában és a háború. – Svájc és a háború. – A háború egyházjoga. (1916)
  • Handelspolitik (1930)
  • De l’interventionnisme a l’économie dirigée (1932)
  • Die Goldwahrung. Grundzüge der Wahrungstheorie. (1933)
  • The Problem of Full Employment. – Survey of Recent American Literature... (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]