Emil Lederer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Lederer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1882 (1882-07-22)
en Plzeň
Morto 29-an de majo 1939 (1939-05-29) (56-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de VienoMunkena universitato
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • sociologo • socia politikisto • instruisto
vdr

Emil Lederer (naskiĝis la 22-an de julio 1882 en Pilzeno, Aŭstrio-Hungario, mortis la 29-an de majo 1939 en Novjorko) estis bohema-aŭstra ekonomikisto kaj sociologo. Li estas konsiderata grava germanlingva socia sciencisto en la unua duono de la 20-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lederer naskiĝis en 1882 kiel filo de komercistos. Li studis kun kunstudantoj kiel ekzemple Ludwig von Mises, Joseph Schumpeter, Otto Bauer kaj Rudolf Hilferding, juron kaj ekonomikon en la Universitato de Vieno kun famaj instruistoj kiel Heinrich Lammasch, Carl Menger kaj Eugen Böhm von Bawerk​​​. Li jure doktoriĝis 1905 en la Universitato de Vieno kaj 1911 politikscience doktoriĝis en la universitato de Munkeno. En la sekva jaro de habilitiĝo li studis en la Universitato de Hajdelbergo. Lia habilitiga stdo titoliĝis La privataj dungitoj en moderna ekonomia evoluo ("Die Privatangestellten in der modernen Wirtschaftsentwicklung"), la unua ampleksa studo de laborkondiĉoj kaj politikaj dungitoj.[1]

Dum la unua mondmilito, Lederer estis la respondeca redaktoro de la faka gazeto Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik ("Arĥivo por Socia Scienco kaj Socia Politiko"), en kiu li ankaŭ publikiĝis sian traktaĵon Zur Soziologie des Weltkrieges ("Pri la Sociologio de la Monda Milito"), kun la ĉefa tezo, ke la organiza modelo de la armeo ŝanĝiĝos dum la milito socie ĝeneraligita.[2]

En 1918 li unue estis nomumita lektoro ĉe la Universitato de Hajdelbergo, sed restis en Aŭstrio ĝis 1920. En 1920 li iĝis docento de socia politiko ĉe la Universitato de Hajdelbergo, kaj en 1920 plena profesoro pri sociala politiko ĉen la universitato. En 1921 Lederer iĝis gvida redaktisto de la "Arkivo por Socia Scienco kaj Socia Politiko". De 1923 ĝis 1925 li estis vizitanta profesoro ĉe la Universitato de Tokio. De 1923 ĝis 1931 Lederer estis, kune kun Alfred Weber, direktoro de la Instituto por Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. En 1931 li sekvis post Werner Sombart al la fama germana katedro pri ekonomiko kaj financa scienco ĉe la Universitato Frederiko Vilhelmo en Berlino. Pro lia politika orientiĝo, li estis preferita al Joseph Schumpeter.

Kiel preskaŭ ĉiuj ekonomikistoj de la "Hajdelberga skolo", Lederer estis suspendita de la nacisocialistoj la 14-an de aprilo 1933. Lederer estis denuncita de la universitato ĉar li estis membro de la Socialdemokratia Partio de Germanio ekde 1925 kaj ankaŭ estis juda, do "ne-arja".

Lederer elmigris unue al Japanio kaj poste al Usono. En 1933, Lederer estis unu el la kunfondintoj de la unika Universitato en Ekzilo ĉe la Nova Lernejo por Socia Esploro en Novjorko, kiu poste iĝis la privata universitato The New School (La Nova Lernejo), kiel ĝia unua dekano li laboris ĝis sia subita morto en 1939 kiel rezulto de operacio.

Lederer estis la redaktisto de la teoria revuo Die Neue Zeit ("La Nova Tempo") de la Socialdemokratia Partio de Germanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elisabeth Allgoewer: Emil Lederer. Business cycles, crises and growth ("Emil Lederer. Komercaj cikloj, krizoj kaj kresko"). Universitato de Sankt-Galo, oktobro 2001, p. 3.
  2. Emil Lederer: Zur Soziologie des Weltkrieges ("Pri la Sociologio de la Monda Milito") En: Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik ("Arĥivo por Socia Scienco kaj Socia Politiko) 39 (1915), 3, paĝoj 347-384.