József Havas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Havas
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de januaro 1796(nun 1796-01-20)
en Hungario Valaszka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 10-an de februaro 1878
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungaragermanalatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistojuristoterkultivisto
vdr

József Havas [jOĵef havaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Havas József estis hungara juristo, altlerneja instruisto, negocisto, bienulo.

József Havas[1] naskiĝis la 20-an de januaro 1796 en Valaszka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Valaská en Slovakio), li mortis la 10-an de februaro 1878 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Havas akiris filozofian (sciencan) diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste li studis en Pázmáneum, sed li ne pastriĝis. Li akiris juran diplomon en la menciita universitato en 1819, en la sekva jaro advokatan diplomon. Inter 1821-1829 li instruis en la universitato (inter 1827-1829 li estis ankaŭ dekano). Li estis ankaŭ prokuroro ekde 1824, baldaŭ notario, ekde 1829 urba konsilisto, foje juĝisto, eĉ parlamenta deputito. Li havis bienon en la tiama Kőbánya, kie li faris modelan vitejon, bredis bovinojn, silkraŭpojn, abelojn. Li partoprenis ankaŭ en establoj de plurajn industriaj uzinoj kaj komerca banko. Dum la hungara revolucio de 1848 li havis postenon en ministerio de István Széchenyi, post fiasko de la revolucio li havis oficon ankaŭ de la Habsburgoj. En 1854 li studvojaĝis en Germanio, Francio kaj Italio. Hejmenveninta li faris vitejon en Monto Sas kaj li estis agema en la hungara industrio, agrikulturo kaj trafiko. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sermo de recto usu temporis, quem ad senatum populumque academicum regiae scient (1828)
  • Gondolatok a bűntörvény okfejéről és annak gyakorlati hasznáról (1831)
  • Fák ültetése (1842)
  • Im allerhöchsten Auftrage Sr. Majestät des Kaisers und Königs Franz Joseph des I. Pest (1849)
  • Utazás Német-, Franczia- és Olaszország nevezetesebb vidékein (1855, 1856)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]