Margites

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margites
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Homero
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro epopeo
vdr

Margites (Μαργίτης) estas komika poemo eposa kiu estas konsiderata parodio de la Odiseado.

En la Antikveco, ĝi estis atribuita al Homero, kiel legeblas en la verkoj de Platono kaj Aristotelo. La Suido male atribuas ĝin al Pigres de Halikarnaso, frato de la reĝino Artemizio de Kario.

La rolulo Margites, kiu nomigas la poemon, estis de la urbo Kolofono, kiu estis kredita kiel naskoloko de Homero. Margites fariĝis proverba pro sia stulteco kaj nescio. Pri li verkis Platono:

Citaĵo
 Li sciis multajn aferojn, sed li sciis ilin malbone.[1] 

De la poemo, kiu estis komponita en heksametroj miksitaj kun jambaj trimetroj, oni konas nur fragmentojn, sed oni supozas, ke ĝi estis tre populara. Oni ne scias kiam ĝi estis verkita, kvankam oni supozas kiel eblaj la 6a kaj 7a jarcentoj a.K., kiam la eposa poezio estis floranta en Kolofono.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Smith, William (eldonisto): Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.
  • Fragmentos de épica griega arcaica. Eldono de Alberto Bernabé Pajares. Eldonejo Gredos. Madrido, 1979. ISBN 84-249-3524-1

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. πόλλ’ ἠπίστατο ἔργα, κακῶς δ’ ἠπίστατο πάντα. Platono: Alkibiado 2.147a
    • Vidu "Alkibiado".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]