Michael Gotthard Fischer
Michael Gotthard Fischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1773 en Alach |
Morto | 12-an de januaro 1829 (55-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Sankta Romia Imperio Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto |
Michael Gotthard(t) FISCHER (naskiĝinta la 3-an de junio 1773 en Alach, mortinta la 12-an de januaro 1829 en Erfurto) estis germana orgenisto kaj komponisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Michael Gotthard Fischer estis disĉiplo de Johann Christian Kittel, do disĉiplo-nepo de la majstro Johann Sebastian Bach. Fischer ankaŭ posteulis Kittel ĉe la erfurta Dominikana preĝejo deĵorante krome ĉe la Franciskana preĝejo apude kiel orgenisto. Ekde 1816 li instruis ĉe la Porinstruista seminario la fakojn figurita baso kaj orgenludado; liaj disĉiploj estis i.a.August Gottfried Ritter, Ludwig Ernst Gebhardi kaj Eduard Grell. Pro podagro li devis maldungiĝi orgeniste.
Fischer kreis multajn voĉajn kaj instrumentajn komponaĵojn por solo-instrumentoj, orkestroj etaj kaj grandaj; famiĝis tamen nur liaj pororgenaĵoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 12 orgenaĵoj (op. 4, Erfurt 1802; kun dediĉo al Kittel)
- Evangelisches Choral-Melodienbuch vierstimmig ausgesetzt mit Vor- und Zwischen-Spielen, Gotha 1820/1821
- „Classische Orgelcompositionen zum Studium und zum Gebrauche beim öffentlichen Gottesdienste. Neue correcte Gesammtausgabe“ (9 kajeroj), orgenverkara eldono, Musikalienhandlung von Körner, Erfurt, post 1840 (ĥormelodia libro en tiu ĉi eldono kun redakto de M. A. G. Ritter)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Moritz Fürstenau: Fischer, Michael Gotthard. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 7, Duncker & Humblot, Leipzig 1877, S. 80 f.