Reza Abbasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reza Abbasi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1565 (1565-01-01)
en Kaŝano
Morto 1-an de januaro 1635 (1635-01-01) (70-jaraĝa)
en Esfahano
Ŝtataneco Safavida imperio
Familio
Patro Ali Asghar
Infano Shafi' Abbasi
Okupo
Okupo pentristo • iluministo • kaligrafo
vdr

Reza Abbasi, Riza yi-AbbasiReza-e Abbasi, رضا عباسی en persa, kutime Reza Abbasi kaj Aqa RezaĀqā Riżā Kāshānī (ĉirkaŭ  1565–1635) estis grava persa miniaturisto de la Skolo de Esfahano dum la fino de la Safavida periodo, kiu pasigis plej el sia kariero laborante por la Ŝaho Abbas la 1-a (Abbas la Granda).[1] Li estas konsiderata la lasta plej granda majstro de la Persa miniaturo, plej bone konata pro siaj apartaj miniaturoj por muraqqa aŭ albumoj, speciale solaj figuroj de belaj junuloj.

Leganta junulo, 1625–26.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Malkiel plej persaj artistoj, li tipe subskribis siajn verkojn, ofte havigante ankaŭ datojn kaj aliajn detalojn, kvankam estas multaj pecoj kun subskriboj kiujn fakuloj nuntempaj malakceptas.[2] Eble li laboris por la ambicia, sed nekompleta Ŝahnameo, nune en la Biblioteko Chester Beatty en Dublino.[3] Ankaŭ multe pli posta kopio de la verko, el 1628, de fino de la regado de Abbas kaj relaborita en tre diferenca stilo, povus esti lia. Ĝi estas nune en la Brita Biblioteko (MS Additional 27258).[4] Lia unua datita desegno estas el 1601, en la Palaco Topkapi.[5] Libro de miniaturoj de 1601-2 en la Nacia Biblioteko de Rusio estis atribuata al li; la nura alia miniaturo en la libro estas probable de lia patro.[6] Ĝenerale oni atribuas al li la 19 miniaturojn de la verko Ĥusraŭ kaj Ŝirin de Nezami de 1631-32, kvankam ties kvalito estis kritikita.[7]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brend, 165
  2. Canby (1996), Appendix III kaj poste.
  3. Canby (1996), 181, atribuas al li kvar el la miniaturoj.
  4. Titley, 108-109, 114
  5. Grove
  6. Canby (2009), 176
  7. Canby (1996), 193, items 75-93

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brend, Barbara. Islamic art, Harvard University Press, 1991, ISBN 0-674-46866-X, 9780674468665
  • "Canby (2009)",Canby, Sheila R. (ed). Shah Abbas; The Remaking of Iran, 2009, British Museum Press, ISBN 978-0-7141-2452-0
  • "Canby (1996)", Canby, Sheila R, Rebellious Reformer: The Drawings and Paintings of Riza Yi-Abbasi of Isfahan, 1996, Tauris IB.
  • Gray, Basil, Persian Painting, Ernest Benn, London, 1930
  • "Grove" - Canby, Sheila R., Riza [Riżā; Reza; Āqā Riżā; Āqā Riżā Kāshānī; Riżā-yi ‛Abbāsī], en Oxford Art Online
  • Titley, Norah M., Persian Miniature Painting, and its Influence on the Art of Turkey and India, 1983, University of Texas Press, 0292764847