Eduard Adolf Jacobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Adolf Jacobi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1796 (1796-12-11)
en Jena
Morto 21-an de novembro 1865 (1865-11-21) (68-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo instruisto • mitologo • verkisto • Protestanta teologo • klasika filologo • gimnazia instruisto
vdr

Eduard Adolf JACOBI (naskiĝinta la 11-an de decembro 1796 en Jena, mortinta la 21-an de novembro 1865 en Gotha) estis germana teologo kaj instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la superintendanto Johann Adolph Jacobi frequentis en Gotha la Gymnasium Illustre kaj iris poste al la Universitato de Göttingen, por studi teologion kaj filologion. Siajn studojn li finis per doktoriĝo. Poste li instruis ekde 1817 ĉe la gimnazio de Göttingen laborante paralele en la biblioteko altlerneja. En 1819 li ordinitis kaj iĝis helplernejestro kaj supera instruisto ĉe la Ernestinum-gimnazio en Rinteln.

En 1828 Jacobi, famiĝante pri retoriko, nomumitis unua kortega predikisto en Koburgo kie li edukis princon Alberto, la postan edzon de reĝino Viktoria kaj Erneston la 2-a, la postan dukon de la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao.

En 1832 Jacobi plukarieradis kaj iĝis supera kortega predikisto kaj supera konsistorikonsilisto en Gotha. En 1838 li transprenis honorofice, krom siaj taskoj multaj eklezie, administre, instruade, por la daŭro de unu jaro la postenon de lernejstro de la Ernestinum-gimnazio. En 1845 li gvidis por duona jaro la Dukan malhumanisman gimnazion kaj sukcesis plibonigi ties renomon. En 1858 Jacobi iĝis ministerikonsilisto pri ekleziaĵoj kaj lernejajhoj en Gotao. Ĉi-tiufunkcie li mortis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Adnotationes quaedam ad Platonis Phaedonem, Rinteln 1820.
  • Handwörterbuch der griechischen und römischen Mythologie, 2 partoj, 1830–35 (franca traduko: 1846).
  • Eine Bemerkung über Goethe zum 28. August 1849.

Literaturo[redakti | redakti fonton]