Aurél Münnich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Münnich
Aurél Münnich en 1889
Aurél Münnich en 1889
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de majo 1856(nun 1856-05-11)
en Hungario Igló (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 28-an de aprilo 1906
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Aladár Münnich
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Aurél Münnich [aŭrEl muniĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Münnich Aurél Adolf estis hungara advokato, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis jánosvölgyi [jAnoŝvoldji].

Portreto pri Aurél Münnich pentrita de Gyula Stetka en 1891

Aurél Münnich[1] naskiĝis la 11-an de majo 1856 en Igló (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 28-an de aprilo 1906 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Münnich akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1880, post du jaroj advokatan diplomon. Post siaj studoj li ricevis juran poatenon en ŝparkaso. Inter 1884 kaj 1905 li estis parlamentano, sed li havis ankaŭ advokatan atelieron. En 1890 li ricevis la armean rangon kapitano, ĉar en la parlamento li okupiĝis pri la armeaj aferoj. Li multe strebis por evoluoj de montgrimpado kaj turismo en Altaj Tatroj. Li ricevis 2 ŝtatajn premiojn. Li edziĝis en 1885, lia edzino naskis 3 gefilojn. Li mortis en Budapeŝto sed li estis entombigita en sia naskiĝurbo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • parlamentaj paroladoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]