Fulgurito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fulgurito.

Fulguritoj (el la latina fulgur, signife "fulmo") estas naturaj tuboj, kernopecoj aŭ masoj de kalkoŝtonigitaj vitrigitaj, kaj/aŭ fuziita grundo, sablo, roko, organikaj ruboj kaj aliaj sedimentoj kiuj foje estis formitaj kiam fulmo falas surgrunden. Fulguritoj estas klasitaj kiel variaĵo de mineraloido "leŝatelierito" (el Henry Louis Le Châtelier). Kiam fulmo de ordinara negativa poluseco nubo-grunda falas sur grunda tavolo, pli ol 100 milionoj da voltoj (100 MV) de potenciala diferenco povas esti pontigitaj.[1] Tia kurento povas esti propagita en silicio-riĉa kvarco-hava sablo, miksita grundo, argilo, aŭ aliaj sedimentoj, rapide vaporiĝante kaj fandante rezistantajn materialojn en komuna disip-reĝimo.[2] Tio rezultas en la formado de ĝenerale malplenaj kaj/aŭ tubecaj, branĉecaj arigoj de vitrecaj tuboj, krustoj, kaj kernomasoj.[3] Fulguritoj ne havas fiksitan komponon ĉar iliaj kemiaj komponoj estas determinitaj de la fizikaj kaj kemiaj proprecoj de ajna materialo sur kiu la fulmo falas.

Tipaj rompitaj fulguritaĵoj.

Fulguritoj estas strukture similaj al la Lichtenberg-figuroj (el Georg Christoph Lichtenberg), kiuj estas la branĉarformaj modeloj produktitaj sur surfacoj de izoliloj dum sparko fare de alt-voltaraj disŝarĝoj, same kiel pro fulmoj.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1980-03-01) “Lightning injuries: Prognostic signs for death”, Annals of Emergency Medicine 9 (3), p. 134–138. doi:10.1016/S0196-0644(80)80268-X. Alirita 2019-06-16.. 
  2. . A Geochemical Analysis of Fulgurites: from the inner glass to the outer crust (PDF). Scholarcommons.usf.edu (Januaro 2012). Alirita 2015-08-16.
  3. Fulgurite Classification, Petrology, and Implications for Planetary Processes - The University of Arizona Campus Repository (PDF). Arizona.openrepository.com. Arkivita el la originalo je 21a de decembro, 2019. Alirita 2015-08-16.
  4. SGSMP : Lichtenberg figures. Sgsmp.ch (2005-07-28). Arkivita el la originalo je 2015-08-02. Alirita 2015-08-16. Arkivigite je 2015-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-02. Alirita 2020-11-01.
  5. Ouellette, Jennifer. Fermilab Physicist Makes "Frozen Lightning" Art with Accelerators. Scientific American blog (23a de julio 2013). Alirita 11a de aŭgusto 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]