Péter Róna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Róna
Péter Róna en 2000
Péter Róna en 2000
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1942 (1942-05-04) (81-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto
TTT
Retejo https://www.bfriars.ox.ac.uk/people/professor-peter-rona/
vdr

Péter Róna, laŭ hungarlingve kutima nomordo Róna Péter estas hungara-usona ekonomikisto, juristo, entreprenisto, altlerneja instruisto.

Péter Róna[1] naskiĝis la 4-an de majo 1942 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Róna komence volis esti pentristo, sed depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 la familio rifuĝis al Usono. Li maturiĝis en Vaŝingtono, poste li akiris ekonomian bakalaŭron en Universitato de Pensilvanio en 1964, post du jaroj juran diplomon en Universitato de Oksfordo. Ekde 1968 li laboris en advokata ateliero en Vaŝingtono, post 2 jaroj en banko. En 1986 li atingis la ĉefan postenon bankestro. Depost fino de la socialismo li hejmenvenis kaj li estis entreprenisto en Budapeŝto. Inter 2004 kaj 2010 li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En malgranda vilaĝo Kisasszond li establis uzinon por produkti fromaĝojn, krome li estis konsilisto en la hungara ekonomia-politika vivo. Li ricevis premion en 2008.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Válságkezelési útmutató szakszervezeteknek (kunaŭtoro, 2009)
  • Euros(c)epsis. The theory of the optimum currency area and the history of the Euro (kunaŭtoro, 2012)
  • Miskolctól Oxfordig (kunaŭtoro, 2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]