Wolf Christoph Zorn von Plobsheim
Wolf Christoph Zorn von Plobsheim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1665 en Gotha |
Morto | 9-an de aŭgusto 1721 (55-jaraĝa) en Gotha |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Wolf(gang) Christoph ZORN von PLOBSHEIM (* la 1-an de decembro 1655 en Montbéliard; † la 9-an de aŭgusto 1721 en Gotao) estis germana arĥitekto baroka kaj duka generalmajoro kaj komandanto de Gotao.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Zorn von Plobsheim originis el alzaca nobela gento. Lia patro estis Nikolaus Zorn von Plobsheim, ekde 1691 registarestro en Saksio-Gotao-Altenburg. Post trejniĝo oficira von Plobsheim iĝis en 1684 leŭtenanto kaj junkro ĉekortega. En 1686 plialtrangiĝis li je ĉambra junkro. Estante ĉefadministranto de Friedrichswerth li akompanis en 1692/93 la heredprincan moŝton Friedrich (la postan dukon Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) kaj ties fraton Johano Vilhelmo dum studvojaĝoj en Nederlandon kaj Anglujon. En 1694 kondukis lin propra vojaĝo studa al Italujo. En 1697 Plobsheim nomumitis urba komandanto de Gotao, poste oficirarĉefkomandanto. En 1699 li transprenis la oficon de kastela ĉefo de Kastelo Friedenstein. Krome li estis artileridisponigisto.
En 1703 li akiris la kolonelecon kaj ĉefkonstruistecon de la duklando. Tiuofice li responsis pri ĉiuj konstruaĵoj en la duklando. Inter 1708 kaj 1711 estiĝis, laŭ komisio de duko Frederiko la 2-a, la somera palaco Kastelo Friedrichsthal, unu el la plej gravaj konstruaĵoj tiamaj. En 1712 lia kariero atingis la generalmajorecon kaj la investiĝon je ĉefarĥitekturecon en la duklando. En 1719 li liveris la planojn al la protestantisma paroĥujokirko Preĝejo Dia helpo (Waltershausen). Ĝi taksatas la plej inteligenta kaj impresa solvo de protestantisma centra konstruarto antaŭ la iĝo de la fama Mario-kirkego en Dresdeno. Malsaniĝinte li ne plu mem povis observi la konstrulaborojn, kaj pro tio lia posteulo Friedrich Wilhelm von Wurmb ĉi-prie komisiitis, sub la surloka gvido de Johann Erhard Straßburger.
Plobsheim mortis seninfana en Gotao. Tombo lia de sur la Tombejo malnova de Gotha forigitis en 1904 pro lerneja kaj naĝeja konstruoj.
Konstruaĵaro
[redakti | redakti fonton]Von Plobsheim planis aŭ efike partoprenis ja la sekvaj starigaj/planaj agadoj:
- Plezurdometo en la eosta remparĝardeno de Kastelo Friedenstein (ĉ. 1710: ne konserviĝis)
- Orfejo kun konventa kaj orfeja Preĝejo Sankta Spirito en la strato gotaa Erfurter Straße (1710–1712)
- Kastelo Friedrichsthal kun baroka ĝardeno (1708–1711)
- Grotejo de Friedrichsthal-kastelo (1713–1717; malkonstruo post 1855)
- Hospitalo Mariae Magdalenae en Gotao (1716–1719)
- Preĝejo paroĥuja en Waltershausen (1719–1723)
- Kastelo Tenneberg en Waltershausen (plano de la festsalonego en la okcidenta alo kaj de la kapelo en la suda, 1720)
- Gildohalego ĉe la ĉefa bazarplaco gotaa (alikonstruite en 1721)
Aliaĵoj
[redakti | redakti fonton]Parencoj de Plobheim estis verkistoj aniĝintaj je Fruktodona Societo, germana lingva akademio, la unua kaj plej granda iam ekzistanta:
- Franz Ludwig Zorn von Plobsheim – der Weiche
- Georg Dietrich Zorn von Plobsheim – der Leichternde
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Zorn von Plobsheim, Wolf Christoph. Ĉe: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Band 36: Wilhelmy–Zyzywi. Leipzig 1947, p. 558.
- Mark Escherich: Wolf Christoph Zorn von Plobsheim. In: Zwischen Fahner Höh' und Rennsteig. Nr. 29, Gotha 1996
- Udo Hopf: Die Bauten des Generals und Baudirektors (von Plobsheim). Ĉe: Thüringische Landeszeitung. Gotha, 10.3.2018.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wolf Christoph Zorn von Plobsheim en la germana Vikipedio.