Soma Borszéky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soma Borszéky
Persona informo
Naskonomo Pintye Soma
Naskiĝo la  25-an de marto 1828(nun 1828-03-25)
en Almásmező (Transilvanio, Aŭstra Imperio)
Morto la 17-an de januaro 1913
en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristo • oficisto
vdr

Soma Borszéky [ŝoma borsEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borszéky Soma estis hungara prokuroro, ministeria oficisto. Lia origina familia nomo estis Pintye [pintje] ĝis 1868.

Soma Pintye[1] naskiĝis la 25-an de marto 1828 en Almásmező (vaste konata ankaŭ Pojen, Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Poiana Mărului (Brașov) en Rumanio), li mortis la 17-an de januaro 1913 en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sibiu en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Soma Borszéky maturiĝis en piarista gimnazio en Kolozsvár en 1847, poste li estis ŝtata oficisto du jarojn en Nagyszeben. Li batalis en fino de la Hungara revolucio de 1848 (1849), poste li estis ĉefamilia edukisto. Li ankaŭ akiris diplomon en la Reĝa Jura Akademio (Nagyszeben) en 1851, poste li estis prokuroro en kelkaj urboj de Transilvanio. Inter 1861–1867 li laboris en la hungara konsulejo en Bukareŝto, poste en ministerio en Budapeŝto ĝis la emeritiĝo en 1889. Li kontribuis en hungaraj kaj germanaj gazetoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Romániában lévő ausztriai consularis hatóságok és starosztiák ismertetése (1868)
  • A szabadalmi ügy (1877)
  • Vélemény és indítvány a magyar jogászgyűlés állandó bizottsága által kitűzött... (1885)
  • Gesetz über den Markenschutz (1888)
  • Székely vasutat a székelységnek (1905)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.