Alice Herz-Sommer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice Herz-Sommer
Persona informo
Naskonomo Alice Herz
Naskiĝo 26-an de novembro 1903 (1903-11-26)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 23-an de februaro 2014 (2014-02-23) (110-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo malsano
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko Prago • Theresienstadt Ghetto • PragoIsraeloUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ŝtataneco IsraeloĈeĥoslovakio
Infano 1
Okupo
Okupo muzikistopianistopedagogo • muzikinstruisto • verkisto
vdr

Alice Herz-Sommer (n. la 26-an de novembro 1903 en Prago, m. la 23-an de februaro 2014 en Londono) estis aŭstra-hungara pianistino, paco-aktivistino kaj esperantistino[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito ŝi estis malliberigita en la koncentrejo Theresienstadt (Terezin). Alice Herz-Sommer kaj ŝia filo estis inter la malmultaj postvivantoj de tiu koncentrejo. Kiam la milito finiĝis, ili translokiĝis al Israelo. Alico decidis ne vivi en la pasinteco kaj kreskigi sian filon sen malamo aŭ rankoro. Rafaelo, sekvante la muzikajn paŝojn de siaj gepatroj, fariĝis fama violonĉelisto[2].

La 16-an de marto 1965 Alice Herz ekbruligis sin por protesti kontraŭ la usona milito en Vietnamio, samkiel faris antaŭe Yui Chunoshin, esperantisto de Japanio[3]. Ŝi ne mortis pro tiu ago, sed bruliĝis ĝis la tria grado.

Post kiam ŝia filo blindiĝis, ŝi lernis brajlon por plibonigi lian edukadon kaj sian komunikadon kun li. Ŝi fariĝis tiel lerta ke, post la frua morto de sia filo en 1928, Herz tiom bone lernis la brajlan skribon ke ŝi decidis instrui al aliaj infanoj kiel legi kaj paroli brajle[4].

Kiam ŝi havis preskaŭ 100 jarojn, ŝi decidis iri al universitato. Ŝi neniam perdis sian entuziasmon pri lernado kaj memplibonigo. Alice Herz-Sommer estas mirinda ekzemplo de longviveco kaj optimismo[5].

Dum sia morto (ŝi iĝis 110 jara), ŝi estis la plej maljuna postvivanto de holokaŭsto-koncentrejo[6] La libro A Garden of Eden in Hell: The Life of Alice Herz-Sommer (Edena ĝardeno en Infero: La vivo de Alice Herz-Sommer) de Melissa Müller kaj Reinhard Piechocki rakontas pri ŝia vivo kiel pluvivanto de la holokaŭsto kaj pri Alice Herz kiel klasike trejnita pianisto, kiu uzis ŝian muzikan amon por doni esperon al siaj samideanoj en la koncentrejo Theresienstadt[7].

Japana aŭtoro kaj filozofo Shingo Shibata fondis baldaŭ post ŝia morto la Pacfonduson Alice Herz (Alice Herz Peace Fund).

Ŝi estas la stelo de Oskar-nomumita dokumenta filmo (“The Lady in Number 6: Music Saved My Life”)[8] montranta sian neregeblan optimismon, gajecon kaj viglecon malgraŭ ĉiuj renversiĝoj kaj hororoj kiujn ŝi renkontis en la 20-a jarcento.

En 2003 placo en Berlino (Alice Herz Platz) estis nomita en ŝia honoro[2]. La kalifornia artisto, David Settino Scott kreis buston de ŝi, kiel parto de serio bazita sur la fenomeno de sinbruligo por inspiri la kreon de pli bona mondo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Gloron al norman R. Morrison kaj Alice Herz, revuo Paco, p. 11, aprilo-majo 1966 (PDF)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plej maljuna persono

Jeanne Calment

Koncentrejo

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Retejo Alice Herz

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Shingo Shibata, Phoenix: letters and documents of Alice Herz - the thought and practice of a modern-day Martyr, 9aĝo 16, 1976, Amstersamo, eld.Grüner, ISBN 90 6032 027 1
  2. 2,0 2,1 (en) Alice Herz, biografio, Famouspeople.com
  3. (en) Esperanto boosts peace and co-operation in Asia, Viêt Nam News, la 27-an de aprilo 2017, alirite la 30-an de decembro 2020.
  4. (en) Jon Coburn, The Immolation of Allice Herz, p. 117, en: Making a Difference: The History and Memory of ‘Women Strike for Peace’ , 1961-1990 (PDF), 2015, University of Northumbria, universitata disertacio.
  5. (en) Alice Herz-Sommer: Biography of an Artist and Survivor, Exploring your mind, la 22-an de majo 2020.
  6. angleThe Lady In Number 6 Official Trailer (2014) - Oscar Winning Documentary HD op YouTube. Geraadpleegd op 9 januari 2020.
  7. (en) Melissa Müller kaj Reinhard Piechocki, A Garden of Eden in Hell: The Life of Alice Herz-Sommer, LibraryThing
  8. Official Trailer, filmeto pri la filmo