Yui Chunoshin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Yui Chunoshin
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de oktobro 1894 (1894-10-11)
en Itoshima
Morto 12-an de novembro 1967 (1967-11-12) (73-jara)
Kaŭzo de morto sinbruligo
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Tokia Instituto de Teknologio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

YUI Chunoshin (Hepburn) 由比 忠之進 ([jui ĈU-noŝin], naskiĝinta la 11-an de oktobro 1894, mortinta la 12-an de novembro 1967) estis japana esperantisto, membro de Japana Esperanto-Instituto. Li naskiĝis en Fukuoka-prefektujo, en Maebaru-urbeto (nune Maebaru-urbo). Li studis en Tokia altlernejo de industrio, kaj laboris kiel radio-inĝeniero. Antaŭ Pacifika Milito, li laboris en fadenfabriko en Manĉurio. Post fino de Pacifika Milito, li laboris en Ĉinio.

Poste li aliĝis al kontraŭ-atombomba movado. Li prezentis pri hibakuŝo en Esperanto (tradukis la libron Viktimoj de la atombombo). Li korespondis kun vjetnama esperantisto, kaj aliĝis al kontraŭ-militmovado de Vjetnama milito. En 11-a de novembro, li sinbruligis por sinmortigi per benzino antaŭ domo de ĉefministro, protestante ke ĉefministro Sato Eisaku aprobis por Vjetnama milito cun epistilo tiu[1] "eĉ se mi ne estas Vjetnama, nek Usona, mia morto ne estos vana por la homoj kiuj deziras mondan pacon".[2]

Vidu ankaŭ: Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)#Radio

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Mi iĝis flamo - la protesto de una esperantisto
  2. ASAKURA Kyōji: "Jisatu no shisō" (Filozofio de sinmortigo), en 2005, Ōta Shuppan, p.350

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]