Adolph Artz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolph Artz
Persona informo
Naskonomo David Adolphe Constant Artz
Naskiĝo 18-an de decembro 1837 (1837-12-18)
en Hago
Morto 8-an de novembro 1890 (1890-11-08) (52-jaraĝa)
en Hago
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Reĝa Akademio de Arto
Subskribo Adolph Artz
Familio
Edz(in)o Hélène Schemel
Infano Constant Artz
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • gravuristo • kolektanto
Verkoj At Grandmother's
In the Orphanage at Katwijk-Binnen
Boy and Girl in the Dunes
vdr

Adolph Artz estis nederlanda pentristo. Dum la jaroj 1855-1864 li studis je la Amsterdama Akademio, kie li renkontiĝis kaj amikiĝis kun Jozef Israëls. La verkoj de Israëls, prezentantaj la vivon de fiŝkaptistoj, estis la ĉefa inspiro por liaj verkoj. Dum la jaroj 1866-1874 li loĝis en Parizo, kie en sia propra studio, krom daŭrigi la temon pri fiŝkaptado, li kreis ĝenrajn komponaĵojn inspiritajn de japana arto. En Parizo, li estis en proksima kontakto kun Jacob Maris kaj Frederik Kaemmerer. En 1874 li revenis al Hago, kie li estis membro de la Hollandsche Teekenmaatschappij. En 1879, li ricevis la Ordon de la Kverka Krono de Vilhelmo la 3-a de Nederlando. En 1889 li estis en la ĵurio de la Universala Ekspozicio en Parizo.