Jozef Israëls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozef Israëls
Persona informo
Aliaj nomoj Israels, Joseph
Naskiĝo 27-an de januaro 1824 (1824-01-27)
en Groningen,  Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
Morto 12-an de aŭgusto 1911 (1911-08-12) (87-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Academie Minerva
Okupo
Okupo pentristo • litografisto • gravuristo • desegnisto • grafikartisto
Verkoj 'Alone in the World'
Children of the Sea
Passing Mother's Grave
vdr

Jozef ISRAËLS (la 27an‏ de januaro 1824 - la 12-an de aŭgusto 1911) estis nederlanda juda pentristo de la Haga skolo, unu el la plej elstaraj nederlandaj artistoj en la dua duono de la 19-a jarcento [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Josef Israëls piediras sur la stranda promenado en Nederlando en 1911

Israëls naskiĝis en la urbo Groningen en Nederlando, la filo de monŝanĝisto. Lia patro volis ke li estu rabeno kaj prizorgis lian judan edukadon. Lia patrino estis tiu kiu rekonis kaj nutris la amon de la knabo por la mondo de arto kaj pentrado [2][3].

En 1841 li estis akceptita kiel studento ĉe la Akademio de Belartoj [1] en Amsterdamo, kaj poste, ĉe la Akademio de Arto en Parizo, kie li lernis (kiel estis kutima tiutempe) kopii la verkojn de artistoj, kies majstroverkoj ĉeestis en la Luvro-Muzeo. Dum tiu ĉi periodo li estis influita de la skolo de Barbizon kaj precipe de la verkoj de la nederlanda pentristo Ary Scheffer [4]. En 1847 li revenis de Parizo al Nederlando. En tiu tempo li surmetis sur la kanvaso temojn prenitajn de la historio de Nederlando kaj la scenojn el la vivo de judoj, en romantikisma stilo.

Israëls elstaris en Nederlando, lando kiu havis riĉan tradicion en pentrado. Dum la tempo de la laborado li havis grandan influon sur eŭropa pentrado, kaj li estis bone aprezita ankaŭ fare de Van Gogh. Israëls metis fokuson de lia laborado al vivscenoj de la juda popolo, tiele liaj pentraĵoj de juda vivo estas plej gravaj en juda arto de lia tempo. Li ankaŭ multe influis sian filon, la pentriston Isaac Lazarus Israëls [2].

Influoj kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Ni maljuniĝas, 1878

En 1843 Israëls iris al Parizo dum kvin jaroj. Reveninte al Amsterdamo li pentris grandajn historiajn bildojn. En 1853 li revenis al Francio kaj vivis iom da tempo en Barbizon. Dum tiu periodo, la influo de franca realismo estis videbla en liaj pentraĵoj. Pro grava malsano, li devis haltigi sian laboron por periodo. Resanigita, li estis proponita por vivi en 1855 en la fiŝkaptista vilaĝo de Zandforst, sur la strando proksime de Amsterdamo kaj vivis kun la lokaj fiŝkaptistoj, de kiuj li lernis ilian komercon kaj vivmanieron. Tie li komencis pentri realismajn pentraĵojn prezentantajn la konduton de fiŝkaptistoj. La psikologia analizo esprimita en la rutinaj temoj de liaj pentraĵoj kaj lia emocia implikiĝo, igis lin populara pentristo tra Eŭropo. La temoj de liaj verkoj kaj la maniero kiel li pritraktis la elementon de lumo gajnis al li la flatan kromnomon - "Rembranto de la 19-a jarcento" [5]. La influo de Rembrandt al la stilo de Israëls videblas en multaj el liaj pentraĵoj, ekzemple en memportretoj, kiun li pentris ekde en 1903, kaj en la oleo-pentrado "Novaĵoj el Indonezio". Iliaj zorgoj tuŝis lian koron kaj influis liajn pentraĵojn en tiu tempo, sed verŝajne la plej domina influo sur la stilo kaj labormaniero de Israëls venis de la verkoj de Rembrandt [6].

Stilo[redakti | redakti fonton]

Juda Geedziĝo, 1903

La pentraĵoj de Israëls reflektas la vivatmosferon de la pleboj kaj la senrajtigitaj. Israëls estis lojala de sia tuta koro al tiu tipo de juda humanismo kiu vidas kompaton kiel socian devontigon. En liaj pentraĵoj ne estas akraj transiroj aŭ kontrastoj, la kolorpaletro estas malabunda kvankam riĉa je nuancoj kaj la transiroj estas tiuj de lumo kaj ombro, tre rememorigaj pri la pentraĵoj de Rembrandt, en kiuj li serĉas esprimi la realecon de tiuj, sur kiuj la ŝarĝo de la vivo ripozas. La temo de multaj el liaj pentraĵoj estas realisma priskribo de momentoj el la reala vivo de homoj de la plej malaltaj tavoloj de la socio [7].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Inter liaj famaj pentraĵoj estas Talmid Ĥaĥam, "en israel Saba, Sofer Stam, Rabeno kaj Juda geedziĝo. Tiu lasta estis lia ŝatata temo kaj li revenis kaj pentris ĝin plurfoje. En Tanĝero en Nordafriko li pentris grandan verkon nomitan "Sofer Stam" prezentantan maljunulon klinitan super pergameno radianta ĝian lumon sur la tuta bildo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jan Veth, Mannen of Betekenis: Jozef Israëls
  • Chesneau, Peintres français et étrangers
  • Philippe Zilcken, Peintres hollandais modernes (1893)
  • Dumas, Illustrated Biographies of Modern Artists (1882–1884)
  • J. de Meester, in Max Roose's Dutch Painters of the Nineteenth Century (1898)
  • Jozef Israëls, Spain: the Story of a Journey (1900).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wetering, Ernst van de: Rembrandt; The Painter at Work, page 133. University of California Press, 2000.
  2. 2,0 2,1 "This Day in Jewish History, 1911 - A Man Who Painted Bitter Life as He Saw It Dies", Haaretz, 12 August 2015.
  3. Jozef Israëls at the Netherlands Institute for Art History
  4. Dieuwertje Dekkers and Anna Wagner. "Israëls." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 24 February 2016.
  5. In his native land, Israëls was late in life viewed as the "reincarnation of Rembrandt. In 1893, the painter and art critic Jan Veth wrote: Rembrandt's great pathos seems to be resurrected in Jozef Israëls". Wetering, pages 133-4.
  6. Handelsblad (Het) 11 March 1886
  7. Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Israëls, Josef". Encyclopædia Britannica (11th ed.).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]