Killer's Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Killer's Kiss
filmo
Originala titolo Killer's Kiss
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1955
Ĝenro nigra filmo, filma dramo, boxing film
Kameraado Stanley Kubrick
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick • Howard Sackler
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Gerald Fried
Rolantoj Frank Silvera • Chris Chase • Barbara Brand • Felice Orlandi • Ruth Sobotka • Shaun O'Brien
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj Golden Leopard
IMDb
vdr

Killer's Kiss (La kiso de murdisto, 1955) estas 67-minuta usona nigra filmo reĝisorita de Stanley Kubrick kaj verkita de Kubrick kaj Howard Sackler. Ĝi estas la dua longa filmo reĝisorita de Kubrick, la unua post lia debuto en 1953 per Fear and Desire. En la filmo stelulas Jamie Smith, Irene Kane, kaj Frank Silvera.[1]

Filmanonco de Killer's Kiss.

La filmo temas pri la engaĝiĝo de juna boksisto kun virino kiu estas fitraktita de sia krimula ĉefo. Kiel ĉe Fear and Desire, ĝi estis private financita de la familio kaj amikoj de Kubrick, kun ĉirkaŭ 40 000 dolaroj antaŭigita el la Bronksa apotekisto Morris Bousse.[2] Kubrick ekfilmis en Times Square, kaj ofte esploris dum la filmadprocezo, eksperimentante per fotografio kaj konsiderante la uzadon de nekonvencia rigardpunktoj kaj bildoj. Li dekomence elektis registri la sonon surloke, sed trafis malfacilojn pro interferoj el la mikrofonoj, kio limigis la kameramovadon. Lia decido rezigni pri la sono en favoro de bildaro estis multekosta; post 12–14 semajnoj filmante, li elspezis ĉirkaŭ sep monatoj kaj 35 000 dolarojn laborante pri la sono.[3]

An advertisement for the film Blackmail Surrounding text describes the film as "A Romance of Scotland Yard" and "The Powerful Talking Picture"
Reklamafiŝo por Blackmail (1929). Oni indikis influojn de tiu filmo por Killer's Kiss.

La filmo de Alfred Hitchcock nome Blackmail (1929) rekte influis la filmon per la rimarkinda rido de rolulo, kaj Martin Scorsese siavice citis la plinovigajn filmangulojn kaj etosajn filmerojn en Killer's Kiss kiel influo super sia Raging Bull (1980).[4] Aktorino Irene Kane, nome stelulino de Killer's Kiss, observis: "Stanley estas fascinanta karaktero. li pensas, ke la filmoj povas moviĝi, per minimumo da dialogo, kaj li emas sekson kaj sadismon".[5] Killer's Kiss trafis limigitan komercan sukceson kaj atingis malmultan monon kompare kun sia produktora buĝeto de 75 000 dolaroj.[4] Kritikistoj laŭdis la kameralaboron de la filmo, sed la aktorado kaj historio estas ĝenerale konsiderata nur mezbonkvalita.[6] Kubrick mem pensis pri sia filmo kiel amatora klopodo — studenta filmo.[7] Spite tion, la kinhistoriisto Alexander Walker konsideris la filmon "oddly compelling" (kurioze emocia).[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Killer's Kiss en IMDb.
  2. Duncan 2003, p. 28.
  3. Duncan 2003, p. 30.
  4. 4,0 4,1 Duncan 2003, p. 32.
  5. Baxter 1997, p. 63.
  6. Baxter 1997, p. 69; Duncan 2003, p. 32.
  7. LoBrutto 1999, p. 102.
  8. Walker 1972, p. 55.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]