A Clockwork Orange (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Clockwork Orange
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Anthony Burgess
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1962
Eldonejo Heinemann
Ĝenro nigra humuro • satira fikcio • filozofia fikcio • malutopia fikcio
Loko de rakonto Anglio
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • Prometheus Award • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

A Clockwork Orange estas distopia satira nigrakomedia romano de la angla verkisto Anthony Burgess, publikigita en 1962.

Vanessa Claire Smith, Sterling Wolfe, Michael Holmes, kaj Ricky Coates en la adapto de Brad Mays kiel multrimeda teatraĵo de A Clockwork Orange, 2003, Los Angeles. (foto: Peter Zuehlke).
Vanessa Claire Smith en la adapto de Brad Mays kiel multrimeda teatraĵo de A Clockwork Orange, 2003, Los Angeles. (foto: Peter Zuehlke, la traktado).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La agado okazas en preskaŭ-estonta socio kiu havas apartan junularan subkulturon de ekstrema violento kaj perfortemo. La juna protagonisto, Alex, rakontas siajn violentajn fiagojn kaj siajn spertojn kun la klopodoj de ŝtataj aŭtoritatoj por reformi lin.[1] La libro estas parte verkita en rus-influita ĵargono nomita "Nadsato", kiu ricevas sian nomon el rusa sufikso por dekiomjarulo.[2] Laŭ Burgess, la verko estis jeu d'esprit (spritaĵo) verkita en ĝuste tri semajnoj.[3]

En 2005, A Clockwork Orange estis inkludita en la listo de la 100 plej bonkvalitaj angla-lingvaj romanoj verkitaj ekde 1923 de la gazeto Time,[4] kaj estis nomita de Modern Library kaj ties legantoj kiel unu el la 100 plej bonkvalitaj angla-lingvaj romanoj de la 20-a jarcento.[5] La originala manuskripto de la libro estis konservata en la William Ready Division of Archives and Research Collections de la Universitato McMaster en Hamiltono (Ontario), Kanado, ekde kiam la institucio aĉetis la dokumentojn en 1971.[6] Ĝi estas konsiderata unu el la plej influaj distopiaj libroj partikulare per la kinadapto al samnoma filmo de Stanley Kubrick.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Books of The Times". The New York Times. 19a de Marto 1963. Alirita la 9an de Marto 2021.
  2. "Appendix:A Clockwork Orange - Wiktionary". en.wiktionary.org.
  3. "A Clockwork Orange - The book versus the Film". Alirita la 9an de Marto 2021.
  4. Grossman, Lev; Lacayo, Richard (16a de Oktobro 2005). "All-Time 100 Novels: The Complete List". Arkivigite je 2020-04-13 per la retarkivo Wayback Machine Time.
  5. "100 Best Novels". Modern Library. Alirita la 9an de Marto 2021.
  6. Humphreys, Adrian (11a de Novembro 2012). "A clockwork original: McMaster University bought manuscript of iconic novel for $250". National Post. Alirita la 13a de Novembro 2012.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tuck, Donald H.. (1974) The Encyclopedia of Science Fiction and Fantasy. Ĉikago: Advent, p. 72. ISBN 0-911682-20-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komparo kun la filmo de Kubrick[redakti | redakti fonton]