Straw Dogs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Straw Dogs
filmo
Originala titolo Straw Dogs
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25 nov. 1971, 22 dec. 1971, 23 dec. 1971, 27 dec. 1971, 14 jan. 1972, 30 jan. 1972, 3 feb. 1972, 3 feb. 1972, 9 feb. 1972, 8 mar. 1972, 27 mar. 1972, 30 mar. 1972, 18 apr. 1972, 24 apr. 1972, 29 apr. 1972, 8 maj. 1972, 19 maj. 1972, 3 aŭg. 1972, 8 sep. 1972, 20 sep. 1972, 27 apr. 1973, junio 1973, 3 sep. 1975, 1971
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado John Coquillon
Reĝisoro(j) Sam Peckinpah
Produktisto(j) Daniel Melnick
Scenaro David Zelag Goodman • Sam Peckinpah
Filmita en St Buryan
Loko de rakonto Kornvalo
Muziko de Jerry Fielding
Rolantoj Dustin Hoffman • Susan George • Peter Vaughan • T. P. McKenna • David Warner • Jim Norton • Colin Welland • Ken Hutchison • Peter Arne • Sally Thomsett
Produktinta firmao American Broadcasting Company 
Talent Associates
IMDb
vdr

Straw Dogs (Pajlhundoj) estas psikologia agad-filmo de 1971 reĝisorita de Sam Peckinpah en kiu stelulas Dustin Hoffman kaj Susan George. La scenaro, de Peckinpah kaj David Zelag Goodman, estas bazita sur la romano de Gordon M. Williams de 1969 nome "The Siege of Trencher's Farm". La titolo de la filmo derivas el diskuto en Daŭdeĝingo kiu komparas personojn al afero de antikva ĉina ceremonio en kiu oni uzas figurojn de "pajlhundoj" kiuj poste estas forĵetitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La filmo famas pro siaj violentaj finaj sekvencoj kaj du komplikaj seksperfortaj scenoj, kiuj estis celo de cenzuro fare de nombraj filmotaksaj stabanaroj. Publikigita en kinejoj en la sama jaro kiel A Clockwork Orange, The French Connection, kaj Dirty Harry, la filmo okazigis ardan polemikon pro perceptita pliigo de violento en filmoj ĝenerale.[1][2]

La filmo premieris en Britio en Novembro 1971. Spite tiama polemiko, Straw Dogs estas konsiderataj de kelakj kritikistoj kiel unu el la plej grandaj filmoj de Peckinpah, kaj estis nomumita por Oskar-premio pro la Plej Bonkvalita Muziko (Originala Drama Muzikfono).[3][4] Samnoma ripetfilmo estis reĝisorita de Rod Lurie kaj en tiu stelulis James Marsden kaj Kate Bosworth; ĝi estis publikigita la 16an de Septembro, 2011.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

David Sumner (Dustin Hoffman), usona profesoro, kaj lia edzino Amy (Susan George) translokiĝas al kampardomo meze de la angla kamparo en ŝia devenloko en Kornvalo, fuĝe el usona violento. Sed lokanoj, ŝajne pacemaj, komencas havi kondutojn tre violentaj al ili, kio rezultas en forta revenĝo fare de Sumner. Teamo de lokanoj estis dungita por riparo de la kampardomo. Ili konvinkas Sumner veni al ĉasado, kion ili profitas por seksperforti Amy (unue iel volonte, poste tute malvole). Kiam mensmalkapablulo estis akuzita de alia krimo kaj Sumner protektas lin el klopodoj de linĉo, la perfortuloj venas kun murdaj intencoj, sed li reagas kaj unu post alia ĉasas ilin.

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Dustin Hoffman kiel David Sumner
  • Susan George kiel Amy Sumner
  • Peter Vaughan kiel Tom Hedden
  • T. P. McKenna kiel Mayor John Scott
  • Del Henney kiel Charlie Venner
  • Jim Norton kiel Chris Cawsey
  • Donald Webster kiel Phil Riddaway
  • Ken Hutchison kiel Norman Scutt
  • Len Jones kiel Bobby Hedden

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simmons 1982, pp. 137–138.
  2. Sragow, Michael (29a de Julio, 1999). "Eyes Opening Up". Salon.com. San Francisco, California: Salon Media Group. Alirita la 10an de Marto, 2021.
  3. "The 44th Academy Awards | 1972". Oscars.org | Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Alirita la 10an de Marto, 2021.
  4. Weddle 1994, p. 12.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]