La viroj kiuj marŝis sur tigra vosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La viroj kiuj marŝis sur tigra vosto
filmo
Originala titolo 虎の尾を踏む男達
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1945
Ĝenro filma dramo
Kameraado Takeo Itō
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Filmita en Japanio
Rolantoj Shimura Takashi • Susumu Fujita • Denjirō Ōkōchi • Keniĉi Enomoto • Masayuki Mori • Yoshio Kosugi • Akitake Kōno
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

La viroj kiuj marŝis sur tigra vosto (虎の尾を踏む男達 Tora no O o Fumu Otokotachi?, alternative Kiuj piediris sur tigra vosto) estas japana historiagada drama filmo de 1945, verkita kaj reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi estis bazita sur la kabuki teatraĵo Kanjinchō, kiu siavice estis bazita sur la nooa teatraĵo Ataka.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Dum nobelfamilia milito, Ĝoŝicune Minamoto venkas en marbatalo kaj la venkitaj survivantoj memmortiĝas. Kiam li revenas al ĉefurbo Kioto, lia frato elpostenigis lin kaj li devas serĉi rifuĝon ĉe sia amiko Hidehira Fujiŭara; por tio li devas trapasi kun ses fidelaj samurajoj, maskitaj kiel monaĥoj, arbaron post kio atendas ilin gvatatakantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La filmo estis dekomence malpermesita de la okupacianta Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj pro sia portreto de la feŭdismaj valoroj. Ĝi estis poste publikigita post la subskribo de la Pactraktato de San-Francisko en 1952.[1]

Post propagandaj filmoj, Kurosawa decidis verki la scenaron por filmo kiu estu samtempe cenzur-akceptebla kaj malpli multekoste produktebla. La viroj kiuj marŝis sur tigra vosto, bazita sur la teatraĵo de Kabuki nome Kanjinchō kaj en kiu stelulis la fama komediisto Enoken, kun kiu Kurosawa estis ofte laborinta dum sia tempo kiel helporeĝisoro, estis kompletita en Septembro 1945. En tiu tempo, Japanio estis kapitulacanta kaj la okupacio de Japanio estis komencinta. La novaj usonaj cenzuristoj interpretis la valorojn supozeble promociitaj en la filmo kiel tre "feŭdecaj" kaj malpermesis la verkon. Ĝi ne estis publikigita ĝis 1952, la jaron en kiu ankaŭ alia filmo de Kurosawa, nome Ikiru, estis publikigita. Ironie, ankoraŭ dum la produktado, la filmo jam estis atakita de la japanaj milittempaj cenzuristoj kiel tro okcidentema kaj "demokrata" (ili partikulare malŝatis la komikan portiston luditan de Enoken), kaj tial la filmo plej probable ne estus vidinta la publikigon eĉ se la milito estus pluiĝinta trans ties kompletigo.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Galbraith, paĝoj 660–661
  3. Richie 2001, p. 106

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]