Masaki Kobaĝaŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masaki Kobaĝaŝi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1916 (1916-02-14)
en Otaru
Morto 4-an de oktobro 1996 (1996-10-04) (80-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda • Hokkaido Otaru Choryo High school
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroverkistoscenaristo • reĝisoro
vdr

Masaki KobaĝaŝiMasaki Kobayashi (小林 正樹, Kobayashi Masaki, 14a de Februaro, 1916 – 4a de Oktobro, 1996) estis japana kin-reĝisoro, plej bone konata pro la epika trilogio La homa kondiĉo (1959–1961), la samurajaj filmoj Harakiri (1962) kaj Samuraja ribelo (1967), kaj la hororfilmo Kaidan (1964).[1]

La homa kondiĉo temas pri la efiko de la Dua Mondmilito en japan pacisto kaj socialisto. La totala longo de la filmoj estas preskaŭ dek horoj, kiu faras ĝin unu el la plej longaj fikciaj filmoj iam faritajn por publikigo en kinejoj.[1]

En 1962 li reĝisoris Harakiri, kiu ricevis la Ĵurian Premion en 1963 en la Festivalo de Cannes.

En 1964, Kobaĝaŝi faris Kaidan (1964), sia unua kolorfilmo, kolekto de kvar historioj pri fantomoj el la libroj de Lafcadio Hearn. Kaidan ricevis la Ĵurian Premion en 1965 en la Festivalo de Cannes,[2] kaj ricevis nomumon por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Eksterlandlingva Filmo.[3]

En 1968, Akira Kurosawa, Keisuke Kinoŝita, Kon Iĉikaŭa kaj Kobaĝaŝi fondis la grupon de reĝisoroj, Ŝiki no kai-La klubo de la kvar ĉevalistoj, en klopodo krei filmojn por pli junaj generacioj.[1][4]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1952, Musuko no seiŝun
  • 1953, Magokoro
  • 1954, Mitcu no ai
  • 1954, Kono hiroi sora no dokoka ni
  • 1955, Uruŭaŝiki saigecu
  • 1953-1956, Kabe acuki heĝa
  • 1956, Izumi
  • 1956, Anata kaimasu
  • 1957, Kuroi kaŭa
  • 1959-61, Ningen no jōken
  • 1962, Karami-ai
  • 1962, Seppuku
  • 1964, Kaidan
  • 1967, Jōi-uchi: Hairyō-tsuma shimatsu
  • 1968, Nihon no seiŝun
  • 1971, Inōchi bō ni furō
  • 1975, Kaseki
  • 1979, Moeruaki
  • 1983, Tōkyō Saiban
  • 1985, Shokutaku no Nai Ie

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Kirkup, James (15a de Oktobro, 1996). "Masaki Kobayashi: Obituary". The Independent. Londono.
  2. Festival de Cannes: Kwaidan. festival-cannes.com. Alirita 4a de Marto 2009.
  3. The 38th Academy Awards (1966) Nominees and Winners. oscars.org. Alirita 6a de Novembro 2011.
  4. Hashimoto, Shinobu. (2015) Compound Cinematics: Akira Kurosawa and I. Vertical, Inc. ISBN 9781939130587.