Ĉedli Klibi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉedli Klibi
Persona informo
الشاذلي القليبي
Naskiĝo 6-an de septembro 1925 (1925-09-06)
en Tunizo
Morto 13-an de majo 2020 (2020-05-13) (94-jaraĝa)
en Carthage
Tombo Jellaz cemetery vd
Lingvoj arabafranca vd
Ŝtataneco Franca protektorato de TunizioTunizio vd
Alma mater Sadiki College • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio Konstitucia Demokratia Kolektiĝo vd
Familio
Parencoj Mohieddine Klibi • Fadhel Moussa vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistolingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉedli KlibiŜedli Klibi (en araba: الشاذلي القليبي‎; 6a de Septembro, 1925 – 13a de Majo, 2020) estis tunizia politikisto. Li estis Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj el 1979 ĝis 1990, kaj la unua ne-egiptia kiu tenis la postenon.

Li gradiĝis en la Sorbono pri Arabaj lingvo kaj literaturo en 1947. Poste gradiĝis ankaŭ pri Franca lingvo kaj instruis en la Institut des Hautes Etudes kaj en la Ecole Normale Superieure. Li estis Tunizia Ministro pri Kulturaj Aferoj (1961 - 1970, 1971 - 1973, 1976 - 1978) dum la regado de Habib Burgiba, kaj poste Ministro pri Informado el 1978 ĝis 1979. Li estis ankaŭ urbestro de Kartago el 1963 ĝis 1990.

Klibi estis nomumita Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en Marto 1979, kiel rezulto de la Egipt–Israela Pactraktato, la malakcepto de tio fare de la aliaj arabaj landoj kaj la translokigo de la sidejo de la Ligo al Tunizio. En 1990, li demisiis el la posteno sen havigo de klarigo. Kiel Ĝenerala Sekretario li prezidis tri ordinarajn pintokunvenojn de la Arabaj Ŝtatestroj kaj ses eksterordinarajn pintokunvenojn.

Li verkis Orient-Occident - la paix violente kiu estis publikigita en 1999. Tiu libr estis verkita en la formo de intervjuo kun la franca ĵurnalisto Jennifer Moll, en kiu li frontas aferojn pri Islamo, Eŭropo kaj siaj spertoj kiel Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Louis, W. R. (1986). British Empire in the Middle East, 1945-1951: Arab Nationalism, the United States, and Postwar Imperialism. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-822960-7