Pafarko kaj sago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pafarkisto el la Paleolitiko.

Pafarko kaj sago komponas sistemon de pafarmilo (nome pafarko kaj sagoj) kiu estas antaŭa al la skriba historio kaj estas komuna al la plej parto de tutmondaj kulturoj. Tiu sistemo estis uzita kaj por ĉasado kaj por milito.

La pafarko estas fleksebla armilo kiu pafas aerodinamikajn pafaĵojn nomitaj sagoj. Ĝi konsistas el fleksebla bastoneto kun ŝnurolaco kiu ligas la du pintojn de la pafarko; kiam oni trenas la ŝnuron malantaŭen, la pintoj de la pafarko flekseblas kaj malantaŭenigas la metitan sagon. Kiam oni liberigas la ŝnuron, la potenciala energio generita de la flekseco de la pafarko estas transformata en la rapideco de la sago.[1]​ La atingo al la celo dependos de la lerteco de la pafarkisto kaj de la taŭgeco de la teknikaj kondiĉoj de kaj pafarko kaj sago, nome forteco, pezo, materialo uzita ktp.

La sistemo komponita de pafarko kaj sago aperis ĉirkaŭ la transiro el la Malfrua Paleolitiko al la Mezolitiko. Post la fino de la lasta glaciepoko, la uzado de la pafarko ŝajne etendiĝis al ĉiuj kontinentoj, inklude Amerikon, sed ne en Aŭstralion.[2]

Nuntempe, pafarko kaj sago estas uzataj ĉefe por la ĉasado kaj por la sporto de arkpafado. Kvankam en tre apartaj civilizacioj pafarko kaj sago estas ankoraŭ uzataj foje kiel militarmiloj, la disvolvigo de la pulvo kaj de la pafiloj, kaj la kreskinta grando de la armeo jam delonge anstataŭis en milito ekde antaŭ kelkaj jarcentoj la sistemon de arkopafado en la plej granda parto de la mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paterson, W. F. (1984). St. Martin's Press, eld. Encyclopaedia of Archery. Novjorko. ISBN 0-312-24585-8. pp. 27-28
  2. M. H. Monroe, Aboriginal Weapons and Tools: "The favoured weapon of the Aborigines was the spear and spear thrower. The fact that they never adopted the bow and arrow has been debated for a long time. During post-glacial times the bow and arrow were being used in every inhabited part of the world except Australia. A number of reasons for this have been put forward [...] Captain Cook saw the bow and arrow being used on an island close to the mainland at Cape York, as it was in the Torres Strait islands and New Guinea. But the Aborigines preferred the spear."