Alamanda de Castelnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alamanda de Castelnau
Persona informo
Alamanda
Naskiĝo ĉ. 1160
Morto ĉ. 1222
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo trobairitz • komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alamanda de Castelnau, estis trobadorino (trobairitz) de la 12-a jarcento, kiu naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1160.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 25 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo. [1]

Ŝi frekventis la kortegon de Raymond 5-a de Tuluzo. Estis dum ŝia juneco, kiam Alamanda estis poezie aktiva kaj populara. Ŝia sola postvivanta verko estas `tensono’ verkita kun Giraut de Bornelh nomata ‘Bela amikino Alamanda’.

Alamanda de Castelnau estis ĝis antaŭ nelonge konsiderata nura poezia fikcio de la tre fama trobadoro Giraut de Bornelh, de kiu konserviĝas 82 komponaĵoj de diversaj ĝenroj, plejparte dediĉitaj al Alamanda de Estanco.

Tiu ĉi silentigo de la partopreno de Alamanda de Castelnau en tiu ‘tenso’ estas ligita al la ofta neado de la virina kapablo pri intelektaj okupoj, kiel okazis ankaŭ kun aliaj komponistinoj kaj verkistinoj dum la daŭro de la historio. Tamen mezepokaj trobadoroj kaj aŭtoroj jam konsciis pri la graveco de la virinaj komponaĵoj kaj tio estas pruvita en iliaj tekstoj, kie ili registris ŝiajn nomojn.

Fakte Alamanda de Castelnau estas menciita de tri aliaj trobadoroj, inkluzive de la trobairitz Lombarda, pruvante ke ŝi estis reala kaj sufiĉe elstara en okcitanaj poeziaj rondoj.

La soci-politika strukturo de la suda Francio tiutempe donis al virinoj pli grandan avantaĝon ol en aliaj regionoj. Ili havis la rajton de heredo kaj de aliro al privata edukado!

En la okcitana regiono la ebla ekzisto de lirikaj komponistinoj, samtempaj de la trobadoroj estis multe diskutita en literaturaj studoj. De tio evidentiĝis ke la trobairitz estis la unuaj virinoj kiuj verkis en nelatina lingvo. Tia fakto estas tre grava kaj notinda en la literatura panoramo de vulgaraj lingvoj, kiu estis escepte vira okupo en ĉiuj eŭropaj lingvoj.

La kreiva periodo de Alamanda de Castelnau reduktiĝis al la tempo, kiun ŝi pasigis ĉe la kortego de Tuluzo. Ŝajnas ke post ŝia geedziĝo kun Guilhem de Castelnau ŝi ne revenis al la kortego, aŭ ĉesis verki.

La alia aludo al ŝia vivo indikas, ke ŝi iĝis kanoniko de Sankta-Stefano en Tuluzo, kaj en 1223 ŝi forpasis.

Verko[redakti | redakti fonton]

‘Tenso’ estas tipa mezepoka trobadorpoezio en kiu reciproka kritiko aperas inter du trobadoroj. La dialogo estas starigita tiel, ke la unua intervenanto elektas la argumenton, la alia devas respondi laŭ la sama metrika kaj ritma skemo. Ĉi tiu subĝenro havis sian apogeon en la epoko de Alfonso la 10-a, la Saĝa, ĉar preskaŭ ĉiuj apartenas al la periodo inter 1250 kaj 1280.

En la ‘tenso’ verkita de Alamanda kaj Giraut de Bomelh, la trobadoro amis sinjorinon Alamanda de Estanco, laŭditan pro ŝia prudento, valoro kaj beleco. Ŝi nur reciprokis la elmontrojn de amo de la trobadoro per livero de ganto, simbolo de ama akcepto en ĝentila kodo. Tamen la amanto perdis ĝin kun granda bedaŭro kaj tiel vekis ŝian koleron. En la ‘tenso’, aliflanke, la kolero de la sinjorino estas motivita, ĉar ŝi eksciis, ke Ĝiraut samtempe komplimentas alian virinon. La trobadoro petas helpon  al fraŭlino proksima al la sinjorino, por reakiri ŝian fidon. Tiu fraŭlino kurioze dividas sian nomon kun la amata sinjorino de Giraut. La trobairitz, Alamanda, fine konsentis helpi lin, sed nur post kiam ŝi riproĉis la gravecon de lia konduto. La ‘tenso’ finiĝas per la promeso de repaciĝo.

La ekzisto de dek kvar manuskriptoj de tiu ‘tenso’ atestas pri la tre vasta disvastiĝo, kiun ĝi havis siaepoke.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanta Retradio "Virinoj en muziko" numero 25

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bruckner, Matilda Tomaryn; Shepard, Laurie; kaj Blanka, Sarah. Kantoj de la Virinoj Troubadours. Nov-Jorko: Garland Eldonado, 1995.   .
  • M. L. Abbé Salvan, [1] Histoire Générale de l'église de Toulouse: Depuis les temps les plus recalés jusqu'à nos jours (Toulouse, 1859) (ekstera ligo al Interreta Arkivo teksto)