Ernst Hoeltzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Hoeltzer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1835 (1835-01-07)
en Kleinschmalkalden
Morto 3-an de julio 1911 (1911-07-03) (76-jaraĝa)
en Esfahano
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo Telegrafistofotistoinĝeniero
vdr

Ernst HOELTZER (naskiĝinta la 7-an de januaro 1835 en Kleinschmalkalden, mortinta la 3-an de julio 1911 en Esfahano) estis germana telegrafiisto kaj fotisto. Li venis al Irano dum la regado de Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro vivonte tie dum jardekoj (1871–98).[1] Li faris multajn altvalorajn fotojn de la urbo kaj la medio.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) li laboris i.a. por la firmao telegrafia Siemens & Halske kable ĉe Mediteraneo.[3] Li komisiitis fare de la britoj organizi la telegraficentron en Esfahano. Post fino de la laboroj en 1867, li mallonge iris al Germanujo reen, kie li ellernis fotografiajn bazkonojn. Li sekve aĉetis kameraon kaj aliajn teknikaĵon kiujn li venigis al Irano. Inter 1873 kaj 1897 Hoeltzer fotis milojn da motivoj iranaj; precipe en Esfahano kun ĉirkaŭaĵoj, kelkajn ankaŭ en Teherano, Ĥomo kaj Kaŝano.[4]

Privataĵoj kaj postlasitaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1870 li edzinigis la armeninon Maryam Haghnazar (1850-1920) el Teherano. Postmorte ĉiuj havaĵoj donitis al la filino Karolina kiu edziniĝis al la armeno Eskandar Khan David Khanian. Ŝi vivis en Teherano havante du filinojn, Ricolletta kaj Hildegard. Post la Dua mondmilito Ricolletta nuptis germanon kaj venigis ĉiujn postlasitaĵojn de la avo al Germanujo. Tiu ĉi tezoro de fotoj, notblokoj, taglibroj kaj teĥnikaj iloj malkovritis en 1969. En 1975 parto de la fotoj publikigitis. Republikigo en Irano faritis en 1976 kaj 2004 sub la titolo Thousand Sights of Life. Pictures taken of Isfahan by Hoeltzer.[5]

Hoeltzer entombigitis sur la armena tombejo en Esfahano.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2021-07-07.
  3. [2]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-07. Alirita 2021-07-07.
  5. [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]