Unio (Usona Enlanda Milito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unio en blua koloro.

Dum la Usona Enlanda Milito, la Unio, konata ankaŭ kiel la Nordo, referencis al Usono, regata de la usona federacia registaro estrata de la Prezidento Abraham Lincoln. Ĝi estis opoziciata de la separatismaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono (KŜU), neformale nomitaj "la Konfederacio" aŭ "la Sudo". La Unio estas tiel nomita laŭ sia deklarita celo konservi la Unuiĝintajn Ŝtatojn kiel konstitucia unio. La termino "Unio" estas uzata en la Usona Konstitucio por referenci al la fonda formado de la popolo, kaj al la Ŝtatoj en unio. En la kunteksto de la Enlanda Milito, ĝi estis ankaŭ ofte uzata kiel sinonimo por "la nordaj ŝtatoj fidelaj al la registaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj;"[1] tiusence, la Unio konsistis el 20 liberaj ŝtatoj kaj kvin landlimaj ŝtatoj.

Granda sigelo de Usono dum la milito.

La Unia Armeo estis nova organizo kiu enhavis plej el la ŝtataj unuoj, kune kun unuoj el la regula Usona Armeo. La limaj ŝtatoj estis esencaj kiel liverejo por la invado fare de la Unio al la Konfederacio, kaj Abraham Lincoln konstatis, ke li ne venkos la militon sen kontroli ilin,[2] speciale ĉe Marilando, kiu kuŝas norde de la landa ĉefurbo Washington, D.C. La Nordoriento kaj la supra Mezokcidento havigis la industriajn resursojn por mekanizita milito produktinte grandajn kvantojn de municioj kaj liveraĵoj, same kiel la financadon por la milito. La Nordoriento kaj la Mezokcidento havigis la soldatojn, manĝaĵojn, ĉevalojn, financan subtenon, kaj trejnejojn. Armeaj hospitaloj estis muntitaj tra la tuta Unio. Plej nordaj ŝtatoj havis respublikajn gubernistrojn kiuj energie subtenis la militklopodojn kaj subpremis kontraŭ-militan perturbon, partikulare tiun kiu stariĝis en 1863–64.[3] La Demokrata Partio forte apogis la militon en la komenco en 1861, sed ĉirkaŭ 1862, disiĝis inter la Militdemokratoj kaj la kontraŭmilitaj elementoj konataj kiel Pacdemokratoj, estritaj de la ekstremismaj "Copperheads" (kuprokapuloj).[4] La Demokratoj atingis gravajn balotvekojn en 1862 en ŝtataj balotadoj, plej notinde en Novjorko. Ili perdis subtenon en 1863, speciale en Ohio. En 1864, la Respublikanoj kampanjis sub la nomo de Nacia Unia Partio, kio altiris multajn Militdemokratojn kaj soldatojn[5] kaj atingis tutlandan venkon por Lincoln kaj lia tuta kandidataro kontraŭ la Demokrata kandidato George B. McClellan.

Uniarmea soldato.

La militaj jaroj estis tre prosperaj escepte kie grava luktado kaj geriloj rabadis la kamparon. Prospero estis stimulita per forta registara spezo kaj la kreado de tute nova nacia banko-sistemo. La ŝtatoj de la Unio investis grandajn monsumojn kaj klopodojn por organizi psikologian kaj socian subtenon por la edzinoj, vidvinoj kaj orfoj de la soldatoj, kaj por la soldatoj mem. Plej soldatoj estis volontuloj, kvankam post 1862 multaj volontulis por eviti la konskripcion kaj havi avantaĝojn por la malavaraj proponoj el ŝtatoj kaj urboj. Rezistado kontraŭ konskripcio estis notinda en kelkaj grandaj urboj, speciale en partoj de Novjorko, pro ties amasaj kontraŭ-konskripciaj tumultoj de Julio 1863 kaj en kelkaj malproksimaj distriktoj kiel ĉe karbominaj areoj de Pensilvanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Books and Manuscript Submission Guide. Alirita 28a de Aprilo 2021.
  2. Lincoln, Abraham. The Papers And Writings Of Abraham Lincoln, Volume 2: 1860–1865 (angle). Jazzybee Verlag, p. 94. ISBN 9783849679682.
  3. (2018) “Review of GATHERING TO SAVE A NATION: Lincoln and the Union's War Governors, EngleStephen D”, Louisiana History: The Journal of the Louisiana Historical Association 59 (3), p. 361–363. 
  4. Thomas, Benjamin P.. (2008-09-26) Abraham Lincoln: A Biography (angle). SIU Press, p. 377. ISBN 9780809328871.
  5. Thomas, Benjamin P.. (2008-09-26) Abraham Lincoln: A Biography (angle). SIU Press, p. 428. ISBN 9780809328871.