Horlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Van Reynegom horlibro (ĉ. 15a jarcento).
La tre riĉaj horoj de la duko de Berry: septembro (vinberrikolto).

Horlibrolibro de horoj estas kristana preĝolibro populara en la Mezepoko. Ĝi estas la plej komuna tipo de survivanta mezepoka ilustrita manuskripto. Kiel ĉiu manuskripto, ĉiu manuskripta horlibro estas unika iel aŭ aliel, sed plej el ili enhavas similan kolekton de tekstoj, preĝoj kaj psalmoj, ofte kun taŭgaj ornamaĵoj, uzeblaj por kristana adorado. Iluminado aŭ ornamado estas minimuma en multaj ekzemploj, ofte limigite al la ornamado de ekoĉapitraj inicialoj en la komenco de psalmoj kaj de aliaj preĝoj, sed libroj faritaj por riĉaj patronoj povis esti tre luksaj, kun tut-paĝaj miniaturoj. Tiuj ilustraĵoj povis kombini artajn scenojn de la kamparana vivo kun religiaj bildoj.[1] Horlibroj estis kutime verkitaj en Latino (la latinlingva nomo por ili estas horae), kvankam estas multaj tute aŭ parte verkitaj en naciaj eŭropaj lingvoj, speciale en nederlanda. La angla termino primer estas kutime nuntempe rezervita por tiuj libroj verkitaj en angla. Dekoj da miloj da horlibroj survivis ĝis la nuntempo, ĉu en bibliotekoj ĉu en privataj kolektoj tra la tuta mondo.

La tipa libro de horoj estas mallongigita formo de breviero, kiu enhavas la horordigitan preĝaro deklamita en monaĥejoj. Ĝi estis disvolvigita por laikuloj kiuj deziris aligi elementojn de monaĥismo al sia adora vivo. Deklami la horojn tipe centriĝas al la legado de nombraj psalmoj kaj aliaj preĝoj.

Tipa libro de horoj enhavas la kalendaron de la ekleziaj festoj, elprenaĵojn el la Kvar Evangelioj, la diservajn legaĵojn por la gravaj festoj, la Diservo al la Virgulino, la dek kvin Psalmojn de gradoj, la sep Pentopsalmojn, Litanion de Sanktuloj, Servon por Mortintoj kaj la Horojn de la Kruco.[2] Plej el la horlibroj de la 15-a jarcento havas tiujn bazajn enhavojn. La preĝoj al Maria Obsecro te ("Mi preĝas vin") kaj O Intemerata ("Ho senmakula") estis ofte aldonitaj, ĉar tiuj estis deklamaĵoj uzitaj en la diservo, kaj meditaĵoj pri la Pasiono de Kristo, inter aliaj eblaj tekstoj.

La tre riĉaj horoj de la duko de Berry estas unu el plej elstaraj ekzemploj de lukse iluminitaj horlibroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lyons, Martyn. (2011) Books: A Living History. Los-Anĝeleso: J. Paul Getty Museum, p. 46. ISBN 978-1-60606-083-4.
  2. Hore de Cruce Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine, Dana Reĝa Biblioteko

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • The Oxford Dictionary of Art ISBN 0-19-280022-1
  • Duffy, Eamon, The Stripping of the Altars: Traditional Religion in England 1400-1580 (Yale, 1992) ISBN 0-300-06076-9
  • Eamon Duffy - A Very Personal Possession (History Today November 2006)
  • John Harthan - The Book of Hours: With a Historical Survey and Commentary by John Harthan. New York: Crowell, 1977.
  • Plummer, John, The Hours of Catherine of Cleves, New York, George Braziller, 1966
  • Thomas, Marcel; The Golden Age; Manuscript Painting at the Time of Jean, Duc de Berry, 1979, Chatto & Windus, ISBN 0701124725

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]