Periandro el Korinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Periandro el Korinto
Tirano de Korinto
Busto de Periandro, romia kopio de la greka originalo de la 4-a jarcento a.K., Vatikana Muzeo
Busto de Periandro, romia kopio de la greka originalo de la 4-a jarcento a.K., Vatikana Muzeo
Persona informo
Περίανδρος
Naskiĝo
en Korinto
Morto 587 a.K.
en Korinto
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco antikva Korinto vd
Familio
Patro Cypselus vd
Edz(in)o Melissa vd
Infanoj Lycophron of Corinth vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Periandro (greke Περίανδρος) estis la dua tirano de la grandurbo Korinto en la 7-a jarcento a.K., kaj la filo de la unua tirano, Cipselo.

Periandro heredis post sia patro en 627 a.K. kaj regis ĝis 587 a.K. Li plibonigis la havenon de Korinto kaj administris la pavimadon de la Diolkos (pavimita vojo) trans la Istmo de Korinto, sur kiu ŝipoj estis trenitaj de la Egea Maro ĝis la Ionia Maro por eviti veladon ĉirkaŭ Peloponezo. La profitoj ricevitaj de la Diolkos ebligis Periandron abolicii la impostojn en Korinto.

Dum tempo en regado, Periandro iĝis pli kaj pli tipa tirano, kombinante saĝecon kun tiraneco (laŭ Aristotelo). Herodoto rakontas, ke li lernis sian kruelecon de Trasibulo, la tirano de Mileto, kiu konsilis lin pri kiel seniĝi de iu ajn kiu eble minacos sian regadon. Inter aliaj fifaroj, li sendis 300 infanojn de la eminentuloj de la insulo Karkira, en kiu li regis, al Sardeso por ilia kastrado kiel ago de venĝo, sed finfine ili estis savitaj fare de la homoj de Samos. Estas rakontite ke li eĉ murdis sian edzinon Melisa kaj seksumis kun ŝia korpo, kaj kiam lia plej juna filo, Likopron, scipovis kiu faris la kanajlaĵon kaj malkovris lin, Periandro deportis lin al Karkira. Periandro poste provis akordigi kun Likopron, sed lia filo rifuzis reveni al Korinto. Estis nur kiam Periandro sugestis al Likopron, ke li heredu la tiranecon de Korinto dum li mem moviĝos al Karkira, la filo finfine konsentis. Sed homoj de Karkira antaŭis kaj mortigis Likopron, por malhelpi la alvenon de Periandro en sia grandurbo.

Periandro estas konsiderata de kelkaj el la antikvaj verkistoj kiel unu el la sep saĝuloj de Grekio, kiuj formulis, interalie, la frazon "trejnado estas ĉio". Laŭ Herodoto, Periandro ankaŭ okazigis konkurson pri kantado kaj ludado, en kiu venkis la poeto Ariono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • La skribaĵoj de Herodoto
  • Herodoto, Historio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]