Civila religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La termino civila religio estas politika koncepto uzata de pensuloj kiel Benjamin Franklin, George Washington kaj Jean-Jacques Rousseau, kaj ĵus rekuperita de la usona sociologo Robert Neelly Bellah, por determini la religian aspekton de la politika vivo de difinita kulturo.

La ĝeneva verkisto Jean-Jacques Rousseau uzis la terminon «civila religio», en la 8a ĉapitro de la Kvara Libro de sia verko Pri la socia kontrakto (1762), por kontraŭi la religiajn valorojn establitajn de la kristanismo al tiuj kiuj devus hegemonii en la civitanoj de ŝtato por ebligi la daŭrecon de la socia kontrakto, aplikitaj de la suvereno kaj garantioj de la socia kohero.

Tial la praktiko de tia religio permesos la personan kredon de la individuo, sed sen rezigni sian statuson de civitano, sed male elstarigante siajn devojn. Por tio, oni devas establi kelkajn dogmojn kiuj permesos tian ekvilibron:[1]

Naciaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En revolucia Francio, la unua respubliko, Robespierre provis krei civilan religion: li establis, per leĝaro en la Nacia Asembleo, la Nacian Eklezion kaj establis la kulton al la Supera Estaĵo. Ankaŭ memortagoj, ferioj kaj datoj dediĉitaj al politikaj kaj familiaj valoroj, estis fiksitaj kaj festitaj en gloraj ceremonioj.

En Usono, en 1941, la Usona Kongreso deklaris Dankfeston nacia festo. Ĉi tiu festo estas komuna al ĉiuj usonanoj: ĉiu laŭ sia maniero, protestanta, katolika, judabudhana, estas vokita danki sian Dion pro tio, ke li venigis lin aŭ liajn praulojn al la "Promesita Lando" - la lando de libereco kaj abundo.

En 1986, la Kongreso realigis leĝon difinantan la Tagon de Martin Luther King kiel oficialan Tagfesto, por honori la memoron pri Martin Luther King kaj la , kiujn li gvidis, kaj por doni al la afro-amerikana komunumo senton de partnereco. Hodiaŭ, Martin Luther King Tagfesto estas parto de la usona civila religio.

Tiuj, kiuj konsideras Israelon laika ŝtato, indikos, ke ĝi havas relative bonevoluintan civitanan religion, kiu inkluzivas Tagon de Sendependeco, Memortagon de Holokaŭsto-Martiroj kaj Herooj, kaj Memortagon por la viktimoj de la israela militistaro. Pro la manko de apartigo inter religio/eklezio kaj ŝtato en Israelo, judaj festoj ricevis ŝtatan karakteron kaj diversaj ŝtataj ceremonioj ricevis religian tonon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bellah, Robert N. (1967). «Civil Religion in America». Journal of the American Academy of Arts and Sciences 96 (1): 1-21. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2005. Konsultita la 4an de Novembro 2021.
  2. Meyer-Dinkgrafe, Daniel (2004). European Culture in a Changing World: Between Nationalism and Globalism. Cambridge Scholars Press. ISBN 1-904303-33-1. p. 30
  3. Juergensmeyer, Mark (2003). Terror in the Mind of God: The Global Rise of Religious Violence. University of California Press. ISBN 0-520-24011-1. p. 245
  4. Shanks, Andrew (2000). God and Modernity: A New and Better Way to Do Theology. Routledge (UK). ISBN 0-415-22188-9. p. 29