Garbiñe Muguruza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garbiñe Muguruza
Persona informo
Naskonomo Garbiñe Muguruza Blanco
Naskiĝo 8-an de oktobro 1993 (1993-10-08) (30-jaraĝa)
en Karakaso,  Venezuelo
Lingvoj hispana
Loĝloko Ĝenevo
Ŝtataneco HispanioVenezuelo
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Garbiñe Muguruza Blanco (naskiĝis la 8-an de oktobro 1993 en Karakaso, Venezuelo) estas tenisistino kun pasportoj de Hispanio kaj Venezuelo. Ŝi atingis siajn plej grandajn sukcesojn ĝis nun kun la du Grandŝlemo-titoloj en 2016 ĉe la Franca Malferma Turniro kaj en 2017 en la turniro de Wimbledon same kiel gajnante la Ĉampionecon 2021 de la Virina Tenisa Asocio. En septembro 2017 ŝi fariĝis la 24-a ludantino kiu transprenis la liston de plej bonaj tenisistinoj de la Virina Tenisa Asocio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Garbiñe Muguruza naskiĝis en Venezuelo, de kie venas ŝia patrino Scarlet Blanco. Ŝi ankaŭ havas venezuelan civitanecon. Ŝia patro, Jose Antonio, devenas de Eibar en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Ŝi komencis ludi tenison en 1998 en la aĝo de kvin jaroj. En 1999 ŝia familio translokiĝis al Hispanio, kie ili vidis pli bonajn kondiĉojn por la sportevoluo de sia filino. Muguruza estis akceptita en la tenisakademion de la iama mondklasa tenisisto Sergi Bruguera en Barcelono, kie ŝi estis trejnita dum la sekvaj jaroj. Ŝi nomis la svisan Martina Hingis kaj la usonaninon Serena Williams inter siaj rolmodeloj.