Trezora mapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trezormapo de verkinto Robert Louis Stevenson por sia libro Treasure Island.

Trezora mapo estas mapo markita per la loko de kaŝita trezoro. Tiuj mapoj estas grava komponanto en la intrigoj de aventuro kaj suspenslibroj, kaj precipe libroj ligitaj al piratoj.

Historiaj trezormapoj[redakti | redakti fonton]

La kupra volvlibro[redakti | redakti fonton]

La kupra volvlibro, unu el la volvlibroj de la Judea Dezerto, estas unu el la plej fruaj ekzemploj de trezormapoj. Male al la resto de la volvlibroj skribitaj sur pergameno, ĉi tiu volvlibro estas farita el kupro kaj gravurita kun listo de 63 kaŝitaj deponejoj kiuj inkluzivas grandegajn kvantojn da oro, arĝento, moneroj kaj valoraj iloj, kaj kaŝejoj de tiuj trezoroj (kies totala pezo estas taksita je 100 tunoj). La volvlibro estis malkovrita en Qumran en 1952 kaj verŝajne estis skribita en la dua duono de la unua jarcento.

Piratoj[redakti | redakti fonton]

La literatura temo de la trezormapo aperas en multaj el la rakontoj pri piratoj, tamen ekzistas ne multe da historia registrado kaj atestoj por la reala uzo de trezormapoj fare de piratoj, kaj tiuj kutime ne emis entombigi trezorojn kaj lasi ilin al hazardo.

La nura okazo fakte en kiu pirato estis ligita al trezormapo estis trezoro kiun kapitano Kidd entombigis en Gardiner Insulo proksime de Long Island en Novjorko antaŭ li estis kaptita kaj mortigita. La plej granda parto de la trezoro estis trovita sed partoj de la trezoro ne estis malkovritaj, kaj tra la jaroj multaj trezorserĉantoj provis fidi je antikvaj mapoj en provo trovi la trezoron.

El Dorado[redakti | redakti fonton]

En 1595 la angla esploristo Sir Walter Raleigh ekiris por trovi la legendan urbon El Dorado. La grandurbo ne estis malkovrita sed Raleigh priskribis siajn vojaĝojn en siaj libroj, kaj sekvante tiujn librojn, kartografoj kutimis indiki la lokon de la menciita grandurbo sur siaj mapoj. Ekzemple, la kartografo Judocus Hondius notis la lokon de la urbo en sia mapo de 1598 kaj ankaŭ en la mapoj de Theodore de Bray la urbo aperis. La urbo daŭre aperis sur mapoj ĝis 1808.

Trezoraj mapoj en kulturo[redakti | redakti fonton]

Multaj libroj kaj filmoj baziĝas sur la temo de trezorĉasado uzante trezormapon. Stereotipa priskribo indikas la trezoron sur la mapo uzante la literon "X". Ĉi tiu markado populariĝis post la libro Treasure Island de Robert Louis Stevenson el 1883. La uzo de la litero "X" unue aperis en la libro "Maraj Leonoj" de James Fenimore Cooper el 1849.

Multaj filmoj, precipe porinfanaj filmoj, estis bazitaj sur ĉi tiu temo, inkluzive de "La Gonioj" en kiu infanoj serĉas la trezoron de 17-a-jarcenta pirato, same kiel la filmo de Walt Disney "X markas la trezoron".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]