György Jarnó
György Jarnó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kohner György |
Naskiĝo | la 2-an de junio 1868 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 25-an de majo 1920 en Breslau (Germana Regno) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto scenaristo kapelmajstro |
Verkoj | Die Försterchristl |
György Jarnó [djord jarnO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jarnó György, ekster Hungario Georg Jarno estis aŭstrohungara komponisto, kapelmajstro. Lia origina familia nomo estis Kohner ĝis 1903.
György Kohner[1] naskiĝis la 2-an de junio 1868 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 25-an de majo 1920 en Breslau (nuntempa Wrocław en Pollando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Jarnó maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis muzikon en Muzikakademio (Budapeŝto), pli poste li estis dirigento aŭ kapelmajstro en multaj urboj de Germanio (Bremeno, Gera, Halle, Magdeburgo). Fine li ekloĝis en Breslau, kie en 1895 li debutis kiel operkomponisto. Depost malsukcesoj en Hamburgo li iris al Vieno kaj li edziĝis. Pro sukcesoj li estis nur komponisto. Ĉe la fino de lia vivo, Jarnó moviĝis reen al Breslau, kie lia kariero kiel komponisto komenciĝis.
Liaj komponaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Operoj
[redakti | redakti fonton]- A Fekete Kascska (Die schwarze Kaschka) (1895)
- A zalameai bíró (Der Richter von Zalamea) (1899)
- A törött kancsó (Der zerbrochene Krug) (1903)
Operetoj
[redakti | redakti fonton]- Az aranyhalacska (Der Goldfish) (1907)
- Az erdészleány (Die Försterchristel) (1907)
- Die Marine-Gustl (1912)
- A csikós bárónő (Die Csikosbaroness) (1919)