Les faux-monnayeurs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Faux-monnayeurs
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro André Gide
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1925
Eldonejo La Nouvelle Revue Française
Ĝenro GLAT-literaturo
Loko de rakonto Parizo
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr

La falsistoj (france: Les faux-monnayeurs) estas franca romano el 1925 de Andre Gide, unue publikigita en la Nouvelle Revue Française. Multmaniere, ĉi tiu libro estas konsiderata la antaŭaĵo de la "nova romano".

La falsistoj prezentas konsiderindan nombron da samseksemajambaŭseksemaj virfiguroj - la adoleskanto Olivier, Bernardo, liaj samklasanoj Guntran kaj Filippa, kaj finfine la pli maljunan verkiston Grafo de Passavant, kaj la malavara Edouard. Grava parto de la intrigo priskribas la eblecojn de negativaj aŭ pozitivaj gej-erotikaj rilatoj. Je sia apero, la romano ricevis timigan bonvenon, ŝajne pro siaj samseksemaj temoj kaj nekutima strukturo, por sia tempo. Tamen, la romano akiris reputacion en pli postaj jaroj kaj estis ĝenerale konsiderita majstroverko en la okcidenta kanono de literaturo.

La preparado de la romano, kiu inkludas leterojn, gazettondaĵojn kaj aliajn materialojn, estis dokumentita fare de Gide en 1926 en la "Ĵurnalo de La Falsistoj".

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

En la centro de la intrigo estas la ĉefrolulo de Bernardo - la samklasano de Olivier kiu prepariĝas por siaj enmatrikulaj ekzamenoj. Bernardo malkovras, ke li estas bastardo kaj utiligas tion kiel senkulpigon por forlasi la hejmon. Li pasigas nokton en la lito de Olivier (kie ili havas konversacion pri sekseco dum kiu Olivier rivelas sian viziton al prostituitino, kion li ne trovis aparte plaĉa travivaĵo). Post kiam Bernardo ŝtelas la valizon apartenantan al Edouard, la onklo de Olivier, li iĝas lia persona sekretario. Olivier estas ĵaluza kaj alvenas en la brakoj de la Grafo de Passavant, cinika kaj diabla viro, kaj la du vojaĝas kune al Mediteraneo.

En la fino de la afero, Bernardo kaj Edouard decidas, ke ili ne kongruas unu la alian kiel ili atendis, kaj Bernardo foriras en favoro de tasko ĉe gazeto, kaj finfine decidas reveni al la domo de sia patro. Olivier iĝas la persona sekretario de Edouard, kaj post multokazaĵa vespero dum kiu li tute embarasas lin, Olivier finas la vesperon en la lito de Edouard, kaj la du finfine realigas sian pasion kiun ili ĝis nun ne kuraĝis malkovri.

Diversaj subintrigoj estas teksitaj ĉirkaŭ tiuj elementoj. La rakonto de la pli juna frato de Olivier, Georges, kaj lia implikiĝo kun falsistoj, kaj la rakonto de lia pli maljuna frato, Vansan, kaj lia rilato kun Laura, edziĝinta virino, kun kiu li alportis infanon ekstere de geedzeco.

Iasence, la romano mencias la temojn kiuj aperas en la teatraĵo de Frank Wedekind "Vekiĝo de Printempo", kiel ekzemple la aĝ-konvena maniero de konversacio kaj agado de adoleskantoj en la libro, same kiel la nekompetentecon de plenkreskuloj (precipe patroj), same kiel konfuzitaj ĉeftemoj kaj seksa identeco. Falsistoj kunhavas kun la teatraĵo la nocion de pli bonaj samseksemaj rilatoj, sub certaj kondiĉoj, ol aliseksemo, ĉi-lasta el kiuj neeviteble kondukas al ruinigaj rezultoj.

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

  • André Gide: La Falsistoj. (ISBN 0394718429)
  • André Gide: Ĵurnalo de La Falsistoj.
  • Listo de libroj portretantaj pedofilion aŭ seksmisuzon de neplenaĝuloj
  • "La Retoriko de Akcepto de Gide en Les Faux-monnayeurs" de Eric Mader
  • "La Fikcia Tekniko de Gide" de Justin O'Brien
  • "La Séduction du lecteur-André Gide" de Maya Nestelbaum, Sorbonne Paris IV

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]