Samuel Friedrich Diez
Samuel Friedrich DIEZ (naskiĝinta la 19-an de decembro 1803 en Neuhaus am Rennweg, mortinta la 11-an de marto 1873 en Meiningen) estis kortega pentristo kaj konsilisto en la rezideja urbo Meiningen.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de la ĉefadministranto Jakob Diez li baldaŭ ekkonnis sian talenton kaj ĝuis sendiĝon al la Casimirianum-gimnazio en Koburgo. En 1824 li ekstudis en Munkeno ĉe la Akademio de vidaj artoj.[1] Baldaŭ li taksitis bonega portretisto tiel ke en 1832 lia duka moŝto Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen) venigis lin al Meiningen. En 1833 li oficiale nomumitis kortega pentristo. Post nelonge liaj verkoj famiĝis internacie kaj li verkadis ĉe la kortegoj de Koburgo, Vajmaro, ĉe la Reuß-oj kaj en Munkeno - sed eĉ en Bruselo, Parizo, Londono, Stokholmo kaj Sankt-Peterburgo. En 1853 li nomumitis fare de la belga reĝo Leopoldo la 1-a dessinateur honoraire de Sa M. le Roi des Belges.
En 1856 Diez fonditis la societon Marienverein, kiu nomitis por la dukino Marie de Saksio-Meiningen kaj dediĉis sin je la plibeligo de la medioj de Meiningen. En 1858 princo Henriko la 67-a (Reuß pli juna linio) nomumis lin kortega konsilisto. Kune kun la artista grupo Meininger Künstlerklause li verkis en 1867 bildon de la Virgulino ĉe Haßfurt-ravino, pilgrimejo de la katolikoj de Meiningen. La lastan dekon da vivojaroj li okupiĝis ankaŭ pri ĝenropentrado kaj estis pejzaĝisto.
Lia filino Bianca Sachse ankaŭ iĝis pentristino; unu ŝia bildo pendas en la Preĝejo Nia kara Sinjorino (Meiningen).[2] Lia nevo estis la skulptisto Robert Diez.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Por li nomitis belvidejo starigita en 1868 sur Bielstein-pinto supre de la urbo Meiningen. Marienverein muntis tie memorigtabulon tekstantan[3]
Dem trefflichen Menschen und tüchtigen Künstler
Samuel Diez,
der uns lehrte, die Schönheit der Gegend
zu erkennen und zu genießen
zu dankbarer Erinnerung.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Memportreto de 1832, Meininger Museen.
- Bildo de Heinrich Heine (1842)
- Bildo de Ritratto di Carlotta (1851)
- po unu bildo pri al bapto de princino Auguste von Sachsen-Meiningen kaj pri la edzinigo al princo Morico, Flava salonego ĉe Kastelo Elisabethenburg.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://matrikel.adbk.de/05ordner/mb_1809-1841/jahr_1824/matrikel-00940
- ↑ http://www.thueringen.info/index.php?id=630
- ↑ Traduko: Al la bonega homo kaj diligenta artisto Samuel Diez kiu lernigis al ni ekkoni kaj ĝui la belecon de la ĉirkaŭaĵoj, je dankema memoro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Diez, Samuel Friedrich" de Georg Brückner, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 5 (1877), p. 218–219 (tie ĉi interrete)
- Pri Dietz-kabaneto