Preĝejo Nia kara Sinjorino (Meiningen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario-kirko protestantisma en Meiningen

La protestantisma Kirko Nia kara Sinjorino (germane: Stadtkirche Unserer lieben Frauen) estas trinava halokirko kaj unuaranga vidindaĵo de la urbo Meiningen en Germanujo plenumante la funkcion de paroĥuja preĝejo por la protestantoj. Estante la plej malnova konstruaĵo de tiu urbo ĝi unuigas en si diversajn konstrustilojn kaj estas la centra punkto de la urbokerno ĉe la suda parto de la ĉefa bazarplaco. Ĉe la norda flanko de la kirkonavo estas la t.n. Henriko-puto kun statuo de imperiestro Henriko la 2-a kiu laŭdire havis dum ovacivojaĝo sia la ideon konstruigi la kirkon.[1] Sub la sama patroneco estas cetere la moderna Katolika preĝejo de Meiningen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoke[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio kirka estis en la jaro 1008-a kiam la kirko kune kun la Marteno-kirko de Meiningen (ĝi troviĝis tie, kie poste konstruitis kriptokirko dinastianara en la nuna Angla ĝardeno de Meiningen) kaj la vilaĝo mem venis sub la posedon de la Lando Würzburg.[2] Ĉar mankas en dokumento de 982 la nomo de Mario-kirko ankoraŭ (kontraŭe al la martena!) oni povas konjekti konstruekon ĉ. la jaro 1000. Kelkaj datumigas tion je 1003. Kreitis unue kalkŝtona antaŭromanika baziliko kun modera apsido estante sub la patroneco de la Virgulino. La loko estas placo meze inter ĉe Werra-transvadejo situanta reĝa bieno kaj la ĉ. 1000 m pli norde situanta Marteno-kirko. Baldaŭ poste la paroĥuja komunumrajtoj transiris de la Martena al la nova Maria kirko. Post la respekta bonvenigo de episkopo Bruno el Würzburg je pasko 1034 li komisiis kelkajn pligrandigojn kaj intencis krome starigi altarejon kaj transepton; tiumaniere la navo ricevis la formon de kruco. Estante idedoninto, la episkopo ricevis ĉealtareje memorenskribaĵon latilingvan monograman. La monogramon oni poste reuzitis kiam la nova altarejo faritis kaj ĝi videblas ĝis hodiaŭ ĉe la nordeosta ĥoreja pilasrto. La fino de la konstruoj estis en 1045.[3] Post 1100 oni komencas krei ĉe la orienta flanko ambaŭ turojn. Krome faritis ĉe la suda flanko Mario-kapelo. La 3an de junio 1175 fulmo detruis turon kaj fandigis la tiean sonorion. La incendio tiel kaŭzita damaĝis ankaŭ la tegmenton kaj la preĝejeton marian.[4]

La orienta muraro de la preĝejo en 1296

Tiam oni decidis refari la okcidentajn partojn kun du turoj de sama alteco, kio daŭris ĝis 1278. La rektangula fundamento de la norda turo estas ĝis hodiaŭ konserviĝinta kun kelkaj etaj ŝanĝoj dume la fundamento de la suda turo malkonsruitis en 1886 por esti rekonstruita je kelkajn metrojn pli sude. Post la fino de la pligrandigo konsekris en la 7.6.1278 lia episkopa moŝto Bertoldo la 2-a de Sternberg la romanikstilan konstruaĵon la duan fojon. Nova fulmo detruis kaj turon kaj sonorilon kaj tegmenton en la jaro 1296. Dum la refaro de la detruitaĵaro oni plialtigis la plankon preĝejon je unu metro por eviti estontan kontakton kun eblaj avkegoj de Werra.

Dum la 15-a jarcento la komunumo planis plietendigon de la konstruaĵo pro la kreskanta nombro da fideluloj laŭ la stilo de francaj katedraloj. En la jaroj inter 1443 kaj 1455 estiĝis la ĝis nun funkcianta gotika altarejego. Ankaŭ la transepto novigitis tiam norde kaj oni trovis lokon por lokigi tien kaj bibliotekon kaj sakristion. Tamen ne ĉiuj planoj realigitis. Hodiaŭ la tuto nomatas sakristio; la novan altarejon oni metis unue antaŭ la malnova romanika ĥorejo volante malkonstrui la malnovan ĥorejon nur post la finfaro de la nova. Pro financaj malabundoj oni ne povis fari ĉion samtempe. Sociaj ŝanĝoj kaj pluraj fajregoj je la fino de la 15-a jarcento kiel ankaŭ fortranĉo de urbaj liberecoj post la Frankonia interurba milito kaj la Kamparanaj ribeloj malebligis la realigon de ĉiuj planoj.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La kirko ĉ. 1800
Interno en la direkto de la ĥorejo

En 1542 Meiningen iĝis posedaĵoj de la grafoj de Hennebergio kiuj enkondukis la Reformacion ekde 1544. La kirko sekve iĝis protestantisma. En 1546 alvenis la unua orgeno kiu instalitis en la altarejo, en ĉe la orienta vandaro. En la finiĝanta 16-a jarcento la grafujo ekapartenis al la dukoj de Saksio kaj la Wettin-oj elektis Meiningen administrujo loka. Tio ebligis novan ekfloron urban kaj ankaŭ ĉekirke povis esti faritaj novaj alikonstruoj. Oni forigis la malnovajn turospajrojn en 1594 kaj la turoj ricevis novajn etaĝojn okangulajn laŭ renesanca modo. La norda turo tiam gajnis unu etaĝon pli ol la suda kaj ankoraŭ du lanternoj el kiuj unu estis supre de la alia. La plej supra ekgastis la Luteran sonorilon kiuj indiku la kvaronajn horojn. Sekve pli alta estas la norda ol la suda turo, kiu gajnis la sonorilaron ĉefan kaj kupolan vostan. Oni kronis ambaŭ turojn per oraj butonoj. Samtempe alkonstruitis ĉe la norda turo helika ŝtuparo kiel alirejo por la turgvatista loĝejo. Tie supre de la enirejo estas ankaŭ la plej malnova blazono de laurbo. Plano fari trian turon ne realiĝis.[5] Interne konstruitis ekde 1596 novaj orgeno, ambono, galerioj lignaj ĉe la flankaj navoj.[6] Dum la Tridekjara milito marodis kaj dezertigis trupoj de diferencaj originoj la kirkon. La butonojn turajn ekzemple misuzitis kiel celoj por pafekzercoj; ili poste devis esti anstataŭigitaj komplete truite. Post la fondo de la Duklando Saksio-Meiningen en 1680 la urbo iĝis ĉefa kaj rezideja urbo kaj la Mario-kirko funkciis ĝis la finfaro de la Kastela kirko (1692) en Kastelo Elisabethenburg kiel kortega preĝejo. Ankoraŭ en 1680 oni tiuncele konstruis kripton sub la sakristion en kiu entombigitis Marie Hedwig von Hessen-Darmstadt, la unua edzino de duko Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen). La sekvintajn du jarcentojn ne faritis, krom la necesaj riparadoj memkompreneble, iuj gravaj ŝanĝoj. En 1763 la plej supra lanterno de la norda turo forigitis pro kaduko; la Lutera sonorilo rependigitis rekonsekrite ne antaŭ 1817.[7] En 1781 iĝis diakono Johann Christian Volkhart.

La granda alikonstruo
Die Kirche im Jahr 1876

Pro multaj rekonstruoj (ofte ne finfaritaj) kaj pligrandiĝoj senplanaj en la kuro de la jarcento estiĝis kirko iomete malharmonia. La turoj havis malsaman grandecon kaj staris mallokite en rilato al la navo kiu estis pli malgranda ol la altarejo eĉ. Ekzistis samloke konstrudamaĝoj kaj la suda vandaro pro diversaj mezepokaj fajregoj ne plu estis rektlinia.[8] Ankaŭ la aspekto kaj la grandeco ne pli taŭgis por fiera komnumo de rezideja urbo kaj tiel deciditis kompleta novkonstruo. Tion planis ĉefarkitekto Otto Hoppe kun la helpo de la juna arĥitekto Carl Göbel inter la jaroj 1884 ĝis 1889. Malkonstruo de la longa navo evidentiĝis nepra. Tiam estis la plej profunda ŝanĝaro konstrua en la tuta historio de tiu ĉi preĝejo.

Hoppe kiu eklaboris nur kelkajn jarojn post hezitado atentigis publike pri la malkutima grando de tiu ĉi projektego. Financrimedoj venis ankaŭ per donacoj monaj, kreditcedoj kaj tutgermania loterio.[9] En 1884/85 ricevis la kirko novgotikan longan navon; tiam oni remalkovris romanikan plankon kun motivoj besgtaj. Multaj kaheloj el ili admireblas hodiaŭ en majnignaj muzeoj. La sakristio ekhavis en 1887 novtokan gablon kun balzono de la tri ĝistiamaj suverenoj. Supre de la meza navo, la sakristio kaj la ekzistanta ĥorejo faritis en 1888/89 tegmento kun brikoj glatigitaj laŭ la modelo de la Katedralo Sankta Stefano (Vieno).[10] La alikonstro de la truoj estis inter 1886 kaj 1889; la suda turo translokigitis je 3,5 metroj pli suden. Ambaŭ turoj samigis grandece kaj aspekte. La inter la turoj estiĝinta lakuno ŝtopitis per la novromanika ĉefpordego, la malnova romanika kaj la nova gotika rozeto kaj fine per novromanika gablo. La interno komplete novigitis, ankaŭ la orgeno. En la 23.9.1889 la konsekro solena fariĝis. La turspajroj el griffen-a klinkero ricevis en 1902 kupran mantelon danke al la malavara donacemo i.a. de la bankisto Adolf Braun.[11]

De Brahms kaj Reger ĝis la Turniĝo 1989

Dum siaj lastaj restadoj en Meiningen ludis ofte la orgenon Johannes Brahms; ankaŭ Max Reger, kiam li deĵoris kiel majstro ĉe la Kortega Kapelo je Meiningen, komponis ĉeorgene inter 1911 kaj 1914 tre regule. Li ankaŭ donis altvalorajn konsilojn pri plibonigo instrumenta. Liaj ja realiĝis en 1932. Dum la Unua mondmilito oni devis oferi la Reformacian sonorilon por pafilegproduktado kaj en 1938 la ŝtona madono pro surfacdifekto devis esti lokigite en la interno de la preĝejo. En 1942 la nazioj konfiskis la grandan Predikan sonorilon kaj la Komunian sonorilon por fandigo porarmilprodukta; ambaŭ venis al Hamburgo. Dum la milito estis kelkaj damaĝojö la vitraloj, la tegmento kaj la orgeno pro bazukoj aeraj en la 23.2.1945. La sonoriloj ne damaĝitis kaj en la 15.8.1950 ĉiuj el ili regajnis sian lokon enturan. Pro la fandita Reformacisonorlo konsekritis en 1955 la nova Pacsonorilo. En la gotikajn fenestrojn oni enmuntis en 1961 vitralojn faritajn fare de la ateliero de Franz Lehmann el Weißensee (Berlino).

Okazis surloke inter 1982 kaj 1990 preĝado por la paco kiu kontribuis je paca venko kontraŭ la komunisma diktaturo; ili fariĝis ĉiun mardon ekde septembro 1989, antaŭe oni renkontis sampensulojn unu fojon por monato. La tiaĵoj gravis por tuta Suda Turingio.[12] La sidlokoj en aŭtuno 1989 enkirke jam ne sufiĉis kaj sekve per laŭtparoliloj la internaĵoj transdonitis al la homamasoj sur la placo antaŭ la kirko, Demonstracio de 1000 partoprenantoj okazis post la porpaca preĝado en la 24.10.1989. En la 7.11. jam 25 miloj da homoj partoprenis. La lasta tia preĝado okazis en la 29.5.1990; ĝis hodiaŭ oni unu fojon por monato preĝas aparte por la paco en la mondo.

Post la politikaj ŝanĝoj de 1989

Ekde 1993 komenciĝis multaj restaŭradoj: la ŝtonaj fasadoj purigitis, la Berger-orgeno riparitis, la flankaj navoj ricevis novajn vitralojn tie kie estis ĝistiam nur provizoraj kaj simplaj el vitro. Ankaŭ la elektrikaĵoj kaj la sonorilsonoriga mekanismo modernigitis. En 2003 celebritis protestantoj kune kun katolikoj la datrevenon 1000-an kirkekzistan. En la 24.10.2009 muntitis ĉe la norda vando de l anavo memorsteleto pri la porpacaj preĝoj kaj la manifestacioj civitanaj de aŭtuno 1989; la samon memoru pavimero rekte antaŭ la kirko.

Memorsteleo pri la porpacpreĝado en 1989

Uzo[redakti | redakti fonton]

Krom liturgie la kirko utiligatas ankaŭ por koncertoj; ĉiun jaron oni povas ĝui eventojn en la kadro de Majninga orgensomero. Krome okazas de tempo al tempo ankaŭ ekspozicioj pri religirelataj temoj. Dum la julia urba festo kaj ĉiu merkredo posttagmeze (en la sezonoj varmaj) oni rajtas surgrimpi la nordan turon ĝis belvidejo. En la duonvoja trinkejo oni povas manĝi kukojn kaj trinki kafon.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Ambono[redakti | redakti fonton]

La ambono
La Ŝtona madono

Planoj, uzi la malnovan ambonon okaze de la novaranĝo de la interno post la ŝanĝegoj de 1889 repuŝitis laŭ instigo de duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen) kaj faritis tute nova.[13] La malnova ambona piedo en formo de ligna plastikaĵo de Moseo ja konserviĝis kaj videblas muzee. La hodiaŭa ambono havis artiste altvaloran lignan balustradon, en kies eroj troviĝas kvin bibliaj figuroj skulptitaj de la skulptisto Blechschmidt. La antaŭa, meza niĉo dediĉata estas al la benanta Kristo por kio modelis veroj de Bertel Thorvaldsen. Ambaŭflanke estas la kvar evangeliistoj kies modelo troviĝas ĉe la Sebaldo-tombo en Nurenbergo kiun faris [[Peter Vischer la malpli juna. La ankaŭ ligna ambona sonkovrilo iam havis anĝelan figuron; ankaŭ ĝi videblas nun muzee.

Altaro[redakti | redakti fonton]

La altaro, krom la krucifikso, estas el la jaro 1960. La en 1889 fare de Hoppe planita gotikiganta altaro el ligno kun la figuroj de Paŭlo el Tarso, Simono Petro, la Dipatrino, Johano, Johano la baptisto kaj Moseo ne plu sufiĉe modis por la tuto nova de la kirko. Pro tio starigitis granda, duŝtupa platformo el kruda konkokalko kaj centre granda bloko el konkokalko el Heyrode. Faris tiun ĉi altaron Fritz Berz el Mihla. La malantaŭ la altaro starigita kruco pendigas krucifikson de natura grandeco faritan ĉ. la jaro 1500 en la atelieroj de Veit Stoß.[14] La restaŭrinto sukcesis malkovri kelkajn pli malnovajn tavolojn surkrucifikse.[15] Konsekro altara estis en la 22.5.1960 fare de la landa episkopo Moritz Mitzenheim.

Ŝtona madono[redakti | redakti fonton]

Okaze de vizito de imperiestro Ludoviko la Bavaro kaj de episkopo Oto la 2-a (Würzburg) la 14an de oktobro 1344 ili transodnis al la komunumo kirka kaj al la tuta urbo ŝtonan madonon kun la suĉinfano Jesuo.[16][17] Temas pri frankonia laboraĵo kun ŝvabaj influoj senteblaj ĉe la tipe eta korpoformo, hararstilo, faldaro. La statuo estas el Burgpreppacher-sabloŝtono; ĝi kreitis en Würzburg.[18] La madono iam staris ĉe konzolo sub baldakeno ĉe la plej orienta murapogilo de la suda flanka navo ĉe la loko de la iama Mario-kapelo. En la 1930aj jaroj oni konstatis ĉe ĝi veterdisfalon. Sekve ĝi forigitis kaj restaŭritis fare de Paul Birr. Por eviti novajn damaĝojn ĝi trovis en aprilo 1938 sur 2,30 alta konzolo en la interno novan lokon. La pli ol 650 jaroj aĝa madono estas la emblemo de la tuta kirko kaj videblas ankaŭ en la komunuma sigelo.

Vitraloj[redakti | redakti fonton]

Post la forigo de la malnova orgeno (post 1886) el la altarejo oni devis instali novajn kolorajn vitralojn. Komisiitis prie la munkena firmao Hof-Glasmalerei Burckhardt & Sohn. Ili krome liveris ĉiujn fenestrojn en la navo kaj la vitraĵoj por la superaj partoj de la suda kaj norda enirejoj. Sur la altarejajn vitralojn oni bildigis jenajn epizodojn bibliajn: nasko de Jesuo, bapto lia, lasta vespermanĝo, krucumo de Jesuo, entombigo lia, resurekto lia, verŝo de la Sankta Spirito. Dum la Dua mondmilito la vitraloj ĥorejaj detruitis mine. Post provizoraĵo laboristoj berlinaj de la firmao Glaswerkstätten Franz Lehmann kreis en 1961 novajn vitralojn laŭ dezajno de la berlina pentristo Gerhard Olbrich. Ili montras sur la tri mezaj fenestroj scenojn el la Apokalipso: Kristo viva ene de sia komunumo (paske/pentekoste); lukto de Miĥaelo kun la drako; la suneĉirkaŭita Dipatrino; la lasta juĝo; la komunumo de Dio kun 12 apostoloj; Kristo kiel juĝisto de la tuta mondo. La eksteraj vitraloj havas tapiŝan pentradon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johann Sebastian Güth: Poligraphia Meiningensis, Gotha 1676, p. 130 (a), 153 (b), 242 (c)
  2. Meininger Urkundenbuch nr. 3–5; Reg. Thur. I Nr. 614, 616, 618 – Stadtarchiv Meiningen.
  3. Georg Karl Friedrich Emmrich: Geschichte der Stadt Meiningen unter würzburgischer Hoheit (1008–1542), Meiningen 1804.
  4. Eduard Schaubach: Kirchenchronik, Schaubachsammlung B Nr. 2, Thüringisches Staatsarchiv Meiningen, p. 143 (a), 153 (b)
  5. Hermann Pusch: Zur Baugeschichte der Marienkirche Meiningen, p. 61–69.
  6. Holzbestellungen des Rates zu Meiningen vom 7. Mai 1596, Thüringisches Staatsarchiv Meiningen, GHA III 307.
  7. Superintendent Wolfgang Schwalm: Die Glocken der Stadtkirche Meiningen, Altregistratur, Meiningen 1955
  8. Erwin Theodor Döbner: Revisionsbericht vom 10. Juli 1882, Kirchenarchiv Meiningen 8/12
  9. Beschlussprotokoll der Kirchengemeinde 11. September 1884, ThStA Meiningen, Konsistorium 14269
  10. Carl Göbel: Erinnerungen an den Meininger Kirchenbau, Stadtarchiv Meiningen
  11. Schreiben von Adolf Braun, Kirchenarchiv 8/6.
  12. Horst Strohbusch: Das Licht kam aus der Kirche – Die Wende in Meiningen 1989–1990, Meiningen 1999.
  13. Notiz von Herzog Georg II. an Otto Hoppe vom 28. November 1887, Kirchenarchiv 8/13.
  14. Tätigkeitsbericht des Vorsitzenden des Gemeindekirchenrates 1959, Kirchenarchiv Meiningen, 43/69.
  15. Restaurator Naumann: schriftliche Darlegung vom 5. Mai 1960, Altregistratur.
  16. Mon. Boica XLI Nr. 32 – Stadtarchiv Meiningen.
  17. Evangelisch-Lutherische Kirchgemeinde Meiningen, Geschichte der Stadtkirche, Turmfrauenbuch.
  18. Eduard Fritze: Die Stadtkirche in Meiningen, p. 34.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Sebastian Güth: Poligraphia Meiningensis. Gotha 1676, Stadtarchiv Meiningen.
  • Otto Hoppe: Über die Stadtkirche in Meiningen. 1883, Stadtarchiv Meiningen.
  • Reißland/Schneider: Denkmale der Innenstadt. Kulturbund der DDR, E36/82, 1982.
  • Horst Strohbusch: Das Licht kam aus der Kirche – Die Wende in Meiningen 1989–1990. Verlag Börner PR, Meiningen 1999, ISBN 3-930675-19-6.
  • Hannelore Schneider: Die Meininger Stadtkirche. Bielsteinverlag, Meiningen 2004, ISBN 3-9809504-1-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.56736111111110.415416666667