James Lawson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Lawson
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1928 (1928-09-22) (95-jaraĝa)
en Massillon
Loĝloko Naŝvilo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Baldwin Wallace University • Oberlin College • Universitato Vanderbilt • Boston University School of Theology • Vanderbilt University Divinity School
Okupo
Okupo universitata instruisto • pastoro • homrajta aktivulo
vdr

James Morris Lawson Jr. (22an de Septembro, 1928) estas usona aktivulo kaj universitata profesoro. Li estis ĉefa teoriulo kaj taktikisto de senperforto ene de la Afrikusona Civilrajta Movado.[1] Dum la 1960-aj jaroj, li servis kiel mentoro de la Nashville Studenta Movado kaj de la Studenta Senperforta Kunordiga Komitato.[2][3] Li estis elpelita el la Universitato Vanderbilt pro sia aktivemo por la civilaj rajtoj en 1960, kaj poste servis kiel pastoro en Los-Anĝeleso dum 25 jaroj.

Li iris kiel metodisma misiisto al Nagpur, Barato, kie li studis satĝagraha, formo de senperforta rezistado disvolvigita de Mohandas Gandhi kaj de liaj sekvantoj.[4] Li revenis al Usono en 1956, kaj eniris al la Gradiga Lernejo de Teologio en la Oberlin College en Ohio. Unu el lia profesoroj de Oberlin prezentis lin al Martin Luther King Jr. kiu jam estis akceptinta la principojn de Gandhi pri senperforta rezistado.[5] En 1957, King instigis al Lawson veni al Suda Usono dirante el li, "Venu nun. Ni havas ĉi tie neniun kiel vi." Li translokiĝis al Nashville, kie li venis al la Universitato Vanderbilt kaj ekinstruis senperfortajn protestoteknikojn.[6]

La studentoj de Lawson ludis gravan rolon en la Open Theater Movement, la Freedom Rides, la Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero, Freedom Summer, la Misisipia Libera Demokratia Partio, la Children's Crusade en Birmingham, la Marŝado el Selma al Montgomery en 1965, la Chicago Freedom Movement, kaj la Protestoj kontraŭ milito en Vjetnamio dum la venontaj kelkaj jaroj. En 1962, Lawson kunigis King kaj Bevel por kunveno kiu rezultis en la fakto ke ambaŭ kunlaboris kiel egaluloj.[7] Bevel estis tiam nomita Direktoro de Rekta Agado kaj Direktoro de Senperforta Edukado de la SCLC.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Freedom Riders: James Lawson. PBS. Alirita 5a de Marto 2014.
  2. Hughes, Richard A.. (2009) Pro-justice Ethics: From Lament to Nonviolence. New York: Peter Lang. ISBN 978-1433105258.
  3. Catsam, Derek Charles. (2009) Freedom's Main Line: The Journey of Reconciliation and the Freedom Rides. Lexington: University Press of Kentucky. ISBN 978-0813125114.
  4. Houck, Davis W.. (2006) Rhetoric, religion and the civil rights movement, 1954-1965. Baylor University Press, p. [htt://archive.org/details/rhetoricreligion00houc/e/n368 356]–363. ISBN 9781932792546.
  5. Sudarshan Kapur, Raising up a Prophet. The African-American encounter with Gandhi (Boston: Beacon Press 1992), pp. 155-156 (as "Gandhian-Christian", trip to India, meets M. L. King), 161 (links Indian and African-American movements), 162 (as "nonviolent trainer").
  6. Lawson, James M.. Stanford University (10a de Majo 2017). Alirita 3a de Decembro 2019.
  7. "Movement Revision Research Summary Regarding James Bevel" de Randy Kryn, Oktobro 2005, publikigita de Middlebury College