Patrick Doyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick Doyle
en 2016
en 2016
Bazaj informoj
Naskonomo Patrick Alan Doyle
Naskiĝo 6-an de aprilo 1953 (1953-04-06) (71-jaraĝa)
en Suda Lanarkshire
Ĝenroj filma muziko
Persona informo
Naskonomo Patrick Alan Doyle
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Reĝa Konservatorio de Skotlando • Our Lady's High School
Familio
Infano Patrick Neil Doyle
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto • filmaktoro
vdr

Patrick Doyle (naskiĝis la  6-an de aprilo 1953(nun 1953-04-06) en Suda Lanarkshire, Skotlando, do nun 71-jara) estas skota filmomuzika komponisto de irlanda deveno.

Delonga kunlaboranto de aktoro-reĝisoro Kenneth Branagh, Doyle estas konata pro sia verko de komponado por filmoj kiel Henry V (1989), Sense and Sensibility ("Senco kaj Senteco"), Hamleto (1996), Carlito's Way (1993), kaj Gosford Park (2001), same kiel Rise of the Planet of the Apes (2011), Thor (2011), Brave (2012), Cinderella (2015) kaj Murdo ĉe la Orient-ekspreso (2017). Doyle estis nomumita por du Akademiaj Premioj kaj du Premioj Ora Globo, kaj estas la ricevanto de la ASCAP Henry Mancini Award por "elstaraj atingoj kaj kontribuoj al la mondo de filmo kaj televida muziko". Krome interalie li komponis la filmmuzikon de la filmoj Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro, la kvara epizodo de la filmo-serio pri la fikcia universo Hari Poter.

Doyle kreis la muzikon de filmoj por famaj reĝisoroj inkluzive de Robert Altman, Ang Lee, Alfonso Cuarón, Mike Newell, Brian De Palma, Chen Kaige, Amma Asante, Régis Wargnier kaj Kenneth Branagh.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]