Santiago Rusiñol
Santiago Rusiñol | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Santiago Rusiñol i Prats |
Aliaj nomoj | Jordi de Peracamps |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1861 en Barcelono |
Morto | 13-an de junio 1931 (70-jaraĝa) en Aranjuez |
Tombo | Montjuïc Cemetery (en) , via Santa Eulàlia 3, panteó número 16 41° 21′ 10″ Nordo 2° 09′ 07″ Oriento / 41.352745 °N, 2.151915 °O (mapo) |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Académie de La Palette (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Alberto Rusiñol Prats (en) |
Edz(in)o | Lluïsa Denís i Reverter (en) |
Infano | Maria Rusiñol i Denís (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto ĵurnalisto romanisto artokritikisto pentristo verkisto dramaturgo |
Verkoj | Cour d'orangers Q17492008 Q17493339 L'hèroe L'alegria que passa L'auca del senyor Esteve |
Santiago RUSIÑOL Prats (Barcelono, 25a de Februaro 1861 - Aranjuez, 13a de junio 1931) estis hispana pentristo, verkisto kaj dramaturgo en kataluna lingvo.
Li veturis al Parizo en 1889, kie li loĝis en Montmartre kun Ramón Casas kaj kun Ignacio Zuloaga. Li familiariĝis kun la simbolismo kaj la pentrado subĉiela. Reveninta al Hispanio, li fondis en Sitges la muzeo-atelieron de "Cau Ferrat", kaj ĉeestis en Barcelono la babilrondojn de la kafejo Els Quatre Gats. Dekomence li pentris simbolismajn temojn kaj homajn figurojn, fine de sia kariero preskaŭ nur pejzaĝojn ĉefe de Aranjuez kaj de La Farmo.
Lia literatura verkaro, en kataluna lingvo, estas komponata de poemoj en prozo (Oracions, 1897), dramoj kiel L'alegria que passa (1898), Cigales i formigues (1901), La bona gent (1906) aŭ El místic (1903) kaj ĝenrismaj noveloj kiel L'auca del senyor Esteve (1907), kiu estis adaptita al teatro fare de la propra Rusiñol en 1917, La niña Gorda (1914), El català de La Mancha (1917) kaj En Josepet de Sant Celoni. Escepta estis la membiografia rakonto titolita Impresiones de arte (1897) en hispana lingvo. Li verkis ankaŭ por gazetoj kiel La Vanguardia aŭ L'Esquella de la Torratxa.
-
Jardín de las Elegías. Son Moragues (ĉ. 1903) en Majorko.
-
Strato de Rouen (Muzeo Biblioteko Víctor Balaguer)
-
Rozvojo
-
Ĝardenoj de Ĝeneralifo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Desde el Molino, Santiago Rusiñol, kun ilustraĵoj de Ramón Casas. 1a eldono: Barcelono, 1945. Represo, BANCA MAS cARDA EXBANK-Banco de Expansión Industrial, Barcelono, 1976.