Asfalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tavolo de asfalto.

Asfalto estas miksaĵo de bitumo kiel ligento kun volumenaĵo (kutime gruzosablo). La bitumo, natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, estas ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta. Ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon, plejofte uzata por surkovri stratojn.

Laŭ Francisko Azorín asfalto estas Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por surkovri stratojn, vojojn, murojn.[1] Li mem montras esprimojn asfaltisto, asflatbetono, asfaltmastiko, asfaltmakadamo kaj naturasfalto.

En la ŝosekonstrua profesia slango asfalto estas la koncizigita nomo de asfaltbetono.

Asfaltbetono[redakti | redakti fonton]

Asfaltbetono estas betono kun asfalto kiel ligento, en la praktiko materialo prezentanta la supran tegaĵon de veturejo kaj de aliaj firmititaj areoj. Ĝi estas sternita, kompaktigita kaj rulpremita tavolo el miksaĵo konsistanta el asfalto, sablo, gruzo kaj eventuale almiksaĵoj.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 20.
  2. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.