Dima Wannous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dima Wannous
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1982 (1982-01-01) (42-jaraĝa)
en Damasko
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sirio vd
Familio
Patro Saadallah Wannous vd
Edz(in)o Ibrahim Hamidi vd
Profesio
Okupo romanisto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dima Wannous (araba : ديمة ونوس ), naskiĝis en 1982 en Damasko, estas siria verkistino, kultura ĵurnalisto kaj tradukisto de franca kaj araba literaturoj[1]. Ŝi estas filino de la fama siria dramaturgo Saadallah Wannous. Ŝi poste laboris en Bejruto kiel ĵurnalistino por diversaj arablingvaj amaskomunikiloj, inkluzive por la libana gazeto Al-Safir kaj por la internacia ĉiutaga arablingva gazeto Al-Hayat, kiu aperas en Londono.

Ŝi estis unu el la 39 arabaj verkistoj sub la aĝo de 40 elektitaj por la Antologio Bejruto 39, la ĉefprojekto kiam Bejruto estis la libra ĉefurbo de Unesko en 2009.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Dima Wannous ricevis la atenton de literaturrecenzistoj pro la novelaro Tafasil ("Detaloj"), kiu estis publikigita en 2007.

En 2008 ŝi publikigis sian debutromanon, Al Kursi ("La seĝo"). En la sama jaro, Dima Wannous estis agnoskita kiel unu el la 40 plej talentaj junaj verkistoj en la araba mondo[2].

Ŝia romano Al-Ĥajifun (Tiuj kiuj timas), publikigita en 2017 priskribas la vivon en Damasko, dum la interna milito, de juna virino, kiu ricevas manuskripton de eksa amanto, kiu fuĝis al Germanio. La libro estis finalisto por la Internacia Premio por Araba Fikcio kaj estis tradukita en la anglan, germanan, nederlandan, hispanan kaj turkan.

  • 2007 – Tafasil.
  • 2008 – Kursi.
  • 2017 – Al-Ĥajifun

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Samuel Shimon (red.), (2010). Beirut 39: New Writing from the Arab World. Bloomsbury. ISBN 978-1-4088-0612-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) Casa Árabe | Entrevista con la escritora siria Dima Wannous», casaarabe.es
  2. (en) Dima Wannous | International Prize for Arabic Fiction, alirite la 29-an de aprilo 2022.