Adasky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adasky
אדאסקי
Adasky
אדאסקי
ekfirmao vd
Dum 2015 - nekonata/nuntempe
Jura formo Entrepreno
Fondita en 2015
Sidejo Yokneam Ilit, Israelo
Lando Israelo
Agokampo Aŭtomobila industrio
TTT www.adasky.com
vdr

Adasky (hebree אדאסקי) estas entrepreno, kiu esploras, disvolvas kaj produktas inteligentan termikan detektan teknologion. Adasky estis establita kun la celo solvi la problemon de la manko de percepto de aliaj sensiloj en aŭtonomaj veturiloj, per inteligentaj termikaj fotiloj, igante la veturilojn funkcii pli bone kaj esti pli sekuraj en diversaj niveloj de veturila aŭtomatigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum Adasky evoluis, ĝi komencis evoluigi progresintajn solvojn de termigan bildigon por trakti kromajn defiojn de movebleco, kiel vojsekureco de inteligentaj urboj por uzantoj. Adasky esploras en la kampo de termika sensa industrio kaj kreas malgrandajn kaj efikajn fotilsistemojn, farante ilin atingeblaj por la merkato, por sekura vojaĝo kaj reveno. Adasky estas emerĝanta kompanio de la aŭtomobila industrio kun sidejo en la israela urbo Yokneam Ilit, la kompanio ricevis privatan financadon, la kompanio estis fondita en 2015 kaj specialiĝas pri la sekvaj sektoroj: artefarita vidkapablo, programaro, termikaj fotiloj, aŭtonomaj veturiloj, termikaj sensiloj, infraruĝa teknologio, maŝinlernado, artefarita intelekto, profunda lernado, artefaritaj neŭraj retoj, duonkonduktantoj, autonoma veturado, termografio, altnivelaj ŝoforhelpsistemoj kaj datumfuzio. Plej multaj spertuloj reklamas la ideon uzi plurajn malsamajn specojn de sensiloj por kriz-bremsaj sistemoj. Termikaj fotiloj povas detekti homojn kaj bestojn nokte kaj en kondiĉoj de reduktita videbleco, kio povus esti defio por aliaj specoj de sensiloj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]