Erwin Theodor Döbner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erwin Theodor Döbner
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1839 (1839-08-23)
en Meiningen
Morto 15-an de aŭgusto 1892 (1892-08-15) (52-jaraĝa)
en Meiningen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
venkokolono kaj monumento por falintaj soldatoj en 1870/71, Angla ĝardeno de Meiningen
landa parlamento en Meiningen

Erwin Theodor DÖBNER (naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1839 en Meiningen, mortinta la 15-an de aŭgusto 1892 samloke) estis germana arĥitekto kaj konstruoficisto kiu deĵoris kiel kortega konstrukonsilisto por la Duklando Saksio-Meiningen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la konata arĥitekto August Wilhelm Döbner li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe nehumanisma gimnazio en sia naskiĝurbo. Inter 1857 kaj 1860 li studis en Berlino kaj finis la sekvan staĝon en 1867 per ŝtata ekzameniĝo je asesoreco (en registara konstruadkonsilado). Poste li ĉefe aktivis en Berlino kaj Szczecin fervoje. En 1867 li konstruigis la ejon de la stacidomo je Potsdam (kun fasado de Sillig). Ekde 1871 li laboris en Meiningen. Li iĝis en 1873 Hofbaumeister kaj en 1878 Hofbaurat. En 1884 li devis retiriĝi pro sanecaj kialoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Laboraĵoj liaj stile oftege apartenas al historiismo. Krom multaj urbaj vilaoj en Meiningen li kreis la sekvajn aĵojn:

  • 1874-1883: alikonstruo kaj pligrandigo de Kastelo Heldburg
  • 1875: propra loĝdomo en Meiningen
  • 1878: venkokolono kaj monumento por falintaj soldatoj de la Prusia-francia milito en la Angla ĝardeno de Meiningen.
  • 1880/81: landa parlamentejo en Meiningen
  • 1882: kabanego Charlottenhaus sur Dolmar
  • 1884/85: tombeja kapelo sur la Parktombejo de Meiningen (detruiĝo en 1945)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Doebner, Erwin Theodor. Ĉe: Ulrich Thieme (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Volumo 9: Delaulne–Dubois. E. A. Seemann, Leipzig 1913, p. 363 (teksto interrete)
  • Ingrid Reißland, Elisabeth Heinritz: Meininger Ansichten. Staatliche Museen, Meiningen 1982.
  • Kuratorium Meiningen (eld.): Lexikon zur Stadtgeschichte Meiningen. Bielsteinverlag, Meiningen 2008, ISBN 978-3-9809504-4-2.