Brieva de Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brieva de Cameros
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26322
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 2° 48′ U (mapo)42.164722222222-2.7947222222222Koordinatoj: 42° 10′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 973 m [+]
Areo 46,15 km² (4 615 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Brieva de Cameros (Provinco Rioĥo)
Brieva de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Brieva de Cameros
Brieva de Cameros
Situo de Brieva de Cameros
Brieva de Cameros (Hispanio)
Brieva de Cameros (Hispanio)
DEC
Brieva de Cameros
Brieva de Cameros
Situo de Brieva de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brieva de Cameros [+]
vdr

Brieva de Cameros [BRJEba dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj en ties plej suda parto, nome Las 7 Villas.

La municipa teritorio de Brieva de Cameros, en la sudokcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas aparta loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ la regiona ŝoseo LR-232 al Ortigosa de Cameros oriente kaj al la ŝoseo LR-113 inter Anguiano kaj Mansilla de la Sierra. Ĝi estas ĉe la supra Valo de la rivero Najerilla, je 973 metroj super marnivelo. Ĝi estas je 63 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo.

La loĝloko estas ĉe la montaro de Castejón (sude), kiu havas arbarojn. Brieva estas ĉe la krucejo de la riveroj Brieva kaj Berrinche. Krom la ĉefa urba kerno, la municipo estas komponita de du domaroj sur la maldekstra bordo de la rivero Brieva, konataj kiel Valdiña kaj Barruso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Krucmonumento kaj templeto.
Ponto.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn ĝis la nunaj 50.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas tre maljuna. Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, la ermitejo, kruco kaj templeto, urbodomo, blazondomoj, Muzeo Rancho de Esquileo pri transmigra brutobredado kaj lantondado, elfluejo de la rivero Brieva kaj fiŝbredejo de trutoj, drasejoj, montara pejzaĝo, ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]