Sorzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorzano
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 221  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 2° 32′ U (mapo)42.3425-2.5280555555556Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 719 m [+]
Areo 10,23 km² (1 023 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sorzano (Provinco Rioĥo)
Sorzano (Provinco Rioĥo)
DEC
Sorzano
Sorzano
Situo de Sorzano
Sorzano (Hispanio)
Sorzano (Hispanio)
DEC
Sorzano
Sorzano
Situo de Sorzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sorzano [+]
vdr

Sorzano [sorZAno] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Sorzano, en la nordocentro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas iom okcidente ĉe la valo de la rivero Iregua oriente de Nalda en la orienta bordo de la valo; je 17 km de Logronjo. La municipa teritorio limas kun Sojuela nordokcidente kaj Nalda oriente, Entrena norde. Sude estas kunkomunumaro de Sorzano, Nalda kaj Viguera.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

En la testamento de la reĝino Estefanía, vidvino de la reĝo García Sánchez la 3-a de Pamplono, nomita de Nájera, donas al sia filo Sanĉo, kun Viguera, Albelda, Nalda, ktp., la lokon tiam nomitan Soricano.

En 1070 la reĝoj de Pamplono nome Sanĉo kaj Placencia donis al la monaĥejo de Santos Cosme y Damián la parton de dekonaĵoj de Viguera, Hornos, Entedigone (Entrena) "et medio molino de Solarana". Ĉiuj tiuj loĝlokoj estas proksimaj al Logronjo.

Sorzano estis domaro de Nalda ĝis 1632, kiam la lokano Juan Calvo Estefanía sukcesis havigi reĝan permesilon de Filipo la 4-a laŭ kiu la vilaĝo iĝis sendependa. Ĉiuokaze la grafoj de Aguilar de Inestrillas, senjoroj de Cameros, restis tiaj ĝis la nuligo de la senjorlandoj fare de la Kortumo de Kadizo de 1811.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 559 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 230.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo (cerealoj, vitoj kaj fruktarboj), kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj, kaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]