Nalda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nalda
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 329  (2023) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 29′ U (mapo)42.333888888889-2.4869444444444Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 29′ U (mapo) [+]
Alto 580 m [+]
Areo 24,6 km² (2 460 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nalda (Provinco Rioĥo)
Nalda (Provinco Rioĥo)
DEC
Nalda
Nalda
Situo de Nalda
Nalda (Hispanio)
Nalda (Hispanio)
DEC
Nalda
Nalda
Situo de Nalda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nalda [+]
vdr

Nalda [NALda] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Nalda, en la centro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la valo de la rivero Iregua kaj ĉe la deklivaro de Moncalvillo. Limas norde kun Albelda de Iregua, sude kun Viguera, oriente kun Clavijo kaj Soto en Cameros (domaroj Trevijano kaj Luezas) kaj okcidente kun Sorzano. Ĝi enhavas submunicipon ĉe la ŝoseo N-111 nome Islallana. Pli sude estas Viguera kaj aliaj lokoj de la komarkaro Kameroj kaj norde estas Logronjo.

La altitudo de la municipo gamas inter 1300 m ĉe la montaro Camero Viejo kaj 530 m borde de la rivero Iregua. La loĝloko kuŝas je 624 m super marnivelo.

Nordokcidente: Entrena Norde: Albelda de Iregua Nordoriente: Albelda de Iregua
Okcidente: Sorzano Oriente: Clavijo
Sudokcidente: Viguera Sude: Viguera Sudoriente: Soto en Cameros

Historio[redakti | redakti fonton]

La ermitejo de Villavieja.
Elaera rigardo al la kastelo.
La submunicipo Islallana.

La loko aperis menciita por la unua fojo la jaro 1040, en listo de propraĵoj kiujn la reĝo don García de Nájera donis al sia edzino Estefanía. En la testamento de la reĝino Estefanía, vidvino de García Sánchez la 3-a de Pamplono nomita de Nájera, lasis al sia filo, nome la estonta reĝo Sanĉo de Peñalén, dek tri vilaĝojn, inter kiuj estas Nalda.

En 1064, la reĝo Sanĉo Garcés la 4-a, donis al la Monaĥejo San Prudencio de Monte Laturce tiun de Sankta Aŭgusteno de Nalda. En 1067 la monaĥejo de San Prudencio donis ĝin al la Monaĥejo de San Martín de Albelda kontraŭ tiu de Pampaneto. Nalda estis enhavita ankaŭ en la akto de la senjorlando de Cameros, donita al Juan Ramírez de Arellano fare de la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio en 1366. Ekde tiam kaj ĝis la 19-a jarcento ĝi iĝis ĉefurbo de tiu senjorlando.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 1 714 loĝantoj al 890 en 1991 kaj poste iomete rekuperiĝis ĝis nunaj 1 127.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj la ermitejo, ruinoj de iama monaĥejo, kolombejo, dolmenoj, kastelo kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]