Sotés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sotés
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26371
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 260  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 36′ U (mapo)42.400277777778-2.6008333333333Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 36′ U (mapo) [+]
Alto 672 m [+]
Areo 14,6 km² (1 460 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sotés (Provinco Rioĥo)
Sotés (Provinco Rioĥo)
DEC
Sotés
Sotés
Situo de Sotés
Sotés (Hispanio)
Sotés (Hispanio)
DEC
Sotés
Sotés
Situo de Sotés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sotés [+]
vdr

Sotés [soTES] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Sotés, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la okcidenta valo de la rivero Iregua, alfluanto de Ebro, kaj pli precize inter rojoj Barranco de las Alías kaj Barranco de la Tejera; je distanco de 16 km de Logronjo kaj de 10 km de Nájera. Ties altitudo estas de 672 m.s.m. La urba kerno estas sur monteto, kaj la reliefo des pli plialtiĝas kaj krutiĝas ju pli suden, ĝis Serradero de 1491 m.

Sotés estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo LR-341 kiu komunikas sudorienten kun Hornos de Moncalvillo kaj nordokcidenten kun Ventosa kaj la aŭtoŝoseo A-12 el Logronjo al Vigo; krome ankaŭ la regiona ŝoseo LR-341 komunikas nordorienten kun la aŭtoŝoseo A-12 pri proksime al Logronjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de Bronzepoko kaj frua Ferepoko.

Jam en la Mezepoko, menciindas la daton 2a de novembro 1044, pro donaco al la monaĥejo de Sankta Johano de Sojuela en kiu la reĝo Don García de Nájera mencias "Sotiello". Alia dokumento kiu referencas tiun lokon estas de 1068; en ĝi la reĝo Don Sancho de Peñalén mencias Sotés. En 1137, Alfonso la 7-a donas al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera la heredaĵojn kiuj li estis havinta en Sotés.

Ekde la 18-a jacento floris Sotés: oni kreis hospitalojn por pilgrimantoj de la Jakoba Vojo; oni havigis en 1747 fare de la reĝo Fernando la 6-a la titolon "Villa" kaj sekvan sendependigon de Navarrete; kaj naskiĝis Domingo Dulce y Garay en 1808, kiu estis grava generalo kaj liberala politikisto en la epoko de la Karlismaj Militoj, sed ne nur.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 571 loĝantoj ĝis nunaj 276.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo (vinproduktado), forstado, kaj la rura turismo. Oni elfosas naturan gason.[1]

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la palacoj, natura loko Fuente "El Colegial", kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]